Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
5-a Ĉapitro
La grava demando: "de kie – kien".
Laŭ la supraj konsideroj la grava demando: "de kie – kien" do ne estas neklarigebla problemo. La "vivo" ne venas "de tie" aŭ "de ĉi tie", kaj ĝi ne foriras "tien" aŭ "aliloken". Ĝi entute ne venas "de ie" aŭ malaperas "ien". Io eterna ne povas veni de iu loko aŭ de iu tempo, same kiel ĝi ne povas iri en alian lokon aŭ alian tempon. "Eterna afero" necese estas senlima, kaj senlimeco necesigas ekziston samtempe en ĉiuj lokoj kaj ĉiuj tempoj. La respondo al la grava demando: "de kie – kien" do enhavas neniun rilaton al "tempo kaj spaco", ĉar ĝi povas diri nur tion: la vivo ekzistas.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.