Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
4-a Ĉapitro
La eterna vivo.
Kiom transcenda, kiom paradiza estas la parolo de la sezono nomata somero! Kaj tamen ĝi ŝvebas kiel tute fizika realaĵo super la "vivantajestaĵoj". Kiam alitempe montras Dio tiom da disvolvo kaj viva realigo de sia ĉioampleksa kreopotenco kiom ĝuste en la "somero"? En la aliaj sezonoj vidiĝas ja malpli da vivelvolvo. La vintro sub la malvarmaj kaj mezvarmaj latitudoj signas en alta grado staton de "dormo"; la nudaj arboj, la senfloraj herbejoj, la froste ligita tersurfaco kaj la vastaj neĝetendaĵoj montras staton de kvieto, kiun oni povas karakterize nomi "ripozo" aŭ "dormo".
      Por evoluinta homo sopiranta scion kaj veron la somero estas perfekta respondo de Dio al la grava demando: "de kie", "kial" kaj "kien". Oni vidas, ke somero venas el printempo, kiu siavice venas el la malhela kaj glacieca vintro. – Ĉu eĉ la "morto" povas esti pli malvarma kaj senviva ol la vintro? Kaj tamen el la vintro evoluas iam la pompa brilkolora somero.
      Kion, do, diras Dio al ni per tiu evoluprocezo prezentata tuj antaŭ niaj okuloj, ne nur unuaŭ dufoje, sed sepdek- ĝis centfoje en unu surtera vivo? – Precize tion, ke eĉ la plej malvarma kaj plej glaciiĝinta formo de "morto" ne estas efektiva "morto". Li ja evidentigas, ke la "frostiĝinta" tero, la "velkintaj" herbejoj kaj la "senfoliaj" arboj ne estas signoj pri absoluta "morto". La "glacia" tero poste degelos, en la "velkintaj" herbejoj svarmos ĉiuspecaj floroj, kaj la "senfoliaj" arboj odoros de nova freŝverda foliaro. Kie glaciigaj neĝoŝtormoj furiozis kaj kaŝis ĉion sub sia blanka kadavrotuko, miloj da ĝojaj voĉoj elkrios torentojn da tonoj kaj harmonioj rekte en la luman kaj varman somerĉielon. La "morto" ŝanĝiĝos al ĝojo kaj feliĉo, al milvoĉa kantado gloranta la vivon. – Ĉu la "vivo" povas ie aperi pli "viva", aŭ esti sentata pli profunde, ol tie, kie ĝi manifestiĝas kiel jubilado kaj sento de feliĉego?
      Se "velkinta" kaj "frostiĝinta" vivo, aŭ "gladeca morto" povas ŝanĝiĝi tiel, ĝi tute ne estas ia "morto", ĉar el "efektiva morto", nenio povas veni. Se el "io" devas estiĝi "io", la necesa kondiĉo estas "movo". Kie ne ekzistas "movo", regas absoluta "senmoveco", kaj absoluta "senmoveco" estas kvazaŭ "neinfluebla punkto"; tie neniam povas estiĝi "movo", ĉar kio devus estigi ĝin? Nur "movo" povas kaŭzi "movon"; "senmoveco" ja neniel povas fari tion. El ĉi tio do sekvas, ke en la "vintro" neniel ekzistas absoluta "morto". Ankaŭ la "vintro" estas "movo", estas "energio". Sekvas ankaŭ, ke "vintro", "somero", "morto" kaj "vivo" estas unu sama afero, nome "energio" aŭ "movo". Ĉar la energio de "morto" tiel identas kun tiu de "vivo", absoluta ĉeso de energio estas neebla, kaj same neebla estas absoluta ĉeso de "vivo". Kaj tio, ke "vivo" neniel povas ĉesi, kaj ke absoluta "morto" ne povas ekzisti, igas evidenta, ke "vivo" estas "eterna ekzisto", kaj ke la biblia informado pri "eterna vivo" parolas veron kaj realon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.