Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
14-a Ĉapitro
Nia vojo tra la universo fariĝas pentekosta brilo super la vivo.
La dieca spirito ekzistas do tute sendepende de vortoj kaj esprimoj en homaj lingvoj, sendepende de homaj supozo, kredo kaj opinio. Kaj la celo de la mondsavado estas evoluigi ĉiun teran homon al senpera koncepto de tiu pura suvereneco de la spirito. Ke al homo estas eble atingi tian altan stadion en la vivo, tion pruvas ĝuste la vivo de la menciitaj steloj sur la spirita ĉielo. Tiuj diecaj estuloj, inter kiuj precipe Kristo estas konata en la eŭropa kulturo, ja estis homoj, kiuj per kreskado atingis tiun kosman vivstadion, en kiu oni sentas sin "unu kan la Patro" kaj parolas kun Dio kiel homo kun sia egalulo. Tia estulo ne ricevas sian scion el libro aŭ el informo de alia homo. Li aŭdas, vidas kaj perceptas la absolutan veron rekte el la vivo mem, el ĝia propra parolo. Tial Kristo povis diri al siaj disĉiploj, ke "la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis". Tiu vivostato atendas ĉiun homon; kaj ĝi estas la provizora celo de la saĝo, de la tuta mondsavado. Estas tiu alta ekzistoformo, tiuj senpera kunesto kaj intima rilato kun Dio, kiujn promesas la evangelio per la vortoj pri "la Parakleto la Sankta Spirito". Tiu "parakleto" ja ne estas ia individua estulo, ĝi estas io multe pli, nome viva realiĝo de Dia spirito en rua propra interno, en nia klara tagokonscio. Kaj sperti en si tiun realiĝon signifas transformiĝi en kosman estulon, en la plej altan ekzistoformon kiel tiun de Kristo aŭ Buddha; ĝi signifas esti prilumata de la plej alta "pentekosta brilo", kiu provizore estas sentebla al teraj okuloj. Estas en tiu ekzistoformo, ke la menciita parolo de Dio vibras senmetafore en la menson. Senpere spertas la homo la eternecon de sia ekzisto. La demandoj "de kie, kien kaj kial" ne plu aktualas, ĉar jam antaŭ longe ilin respondis la rekta Dia parolo pri tio sola: maturiĝi kaj adaptiĝi al la glora kunestado kun Dio. Tiu kunestado kun Dio atendas ĉiun vivantan estaĵon post ties elkresko el la bestregna stadio, el la zono de mallumo. Necesas ami sian proksimulon kiel sin mem, se oni volas oscili ĝustatakte kun la vibroj de la baza tono en la universo, kun la vibroj de la diecaj pensoj, ĉar ili estas amo kaj nur amo. Nur tra amo al proksimulo estas eble vidi la amon, kiu regas kaj gvidas la universon. Kun la tuta animo saturita de tiu amo ni unuiĝas kun la spirito de Dio. Nia vojo tra la universo, preter galaksioj kaj urboj el sunoj, nia vojo tra la tempo kaj la spaco, fariĝas eterna pentekosta brilo super la vivo, ĉar ni unuiĝas kun la lumbrilo de Dio mem.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.