Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
13-a Ĉapitro
La absoluta vero estas spirito, kaj nur per spirito oni povas ĝin koncepti.
Tian estulon, kia la laste nomita, ni nomas "profeto" aŭ – en lia plej alta manifestiĝo – "mesio" aŭ "mondsavanto". Li estas tute sendependa de tio, kion skribis aŭ eldiris antaŭuloj. Sian altan scion pri la vero, pri la leĝoj de vivo kaj universo kaj pri la senmorteco aŭ eterna vivo de la estaĵoj li ne ricevis sole el "sanktaj libroj" aŭ de aliaj profetoj aŭ mondsavantoj. Neniam li plagiatas ĉi tiujn, en nenia situacio li envie kritikas aŭ travestias iliajn terminaron kaj esprimmanieron. Li estas la absoluta malo de tiaj "idealistoj", kiuj senripoze serĉas "kontraŭdirojn" en la komunikoj de la veraj spiritaj eminentuloj, kaj frande diskonigas supozatajn "erarojn" kaj "neperfektaĵojn", – per kio ili cetere malkaŝas, ke pro sia propra spirita nematureco ili komprenas neniom el la esenco de la materialo kaj tial ankoraŭ troviĝas ekster ĉia eblo por penetri en la profundajn pensojn de la plej noblaj eminentuloj, en la plej altan scion pri la vivo. La spirita aŭ kosma kapablo de tiaj "esplorantoj" estas tiom minimuma, ke ĝi komplete fiaskas ĉe lokoj, kie la teksto – pro deviga kaŭzo – subkomprenas ion. Troviĝas frapa diferenco inter la labormetodo de tia esploranto kaj tiu de saĝulo. Al la unua neeblas travidi la subkomprenitan ideon; ĝusta kontakto inter li kaj la teksto tial restas for; li devas sin okupi sole per la "vortoj", per la "lingvo", kaj tial li tendencas – kvankam ofte senintence – kripligi la sencon, la spiriton, de la nekomprenata teksto. Sed saĝulo posedas tiom abundan scion pri la ideo de la teksto, ke subkomprenitaj partoj ludas nenian rolon en lia kompreno de la tuto; li eĉ kapablas kompletigi la tekston en la koncernaj "kontraŭdiraj" lokoj; kun lojala amo li klare reliefigas la sencon kaj per tio igas evidenta, ke reale troviĝas en la teksto nenia "kontraŭdiro". Kaj tio, ke la senco de lia klarigo tute harmonias kun tiu de la teksto, eĉ pli altigas kaj sanktigas tiun lastan.
      Netaŭga sinadmira esploranto, kiu estas sen kono pri la esenco de la teksta enhavo kaj tial koncerne ĝian sencon ofte staras tute konfuzita, eluzas ĉiun tian okazon por enmeti sian propran opinion en la lokojn, kie io estas subkomprenita, kaj kiuj tial supraĵe aspektas "kontraŭdiraj"; pro lia sinadmiro lia esplorlaboro precipe celas trovi kaj substreki "kontraŭdirojn"; sed tia ago ja tute kripligas la sencon, kaj por li kaj por liaj legontoj aŭ adeptoj restas nur sensenca fuŝaĵo. Pri tio validas, pli ol pri io alia, ke "feliĉaj estas la kore puraj,ĉar ili vidos Dion".
      Ĉia spirita malpuro blindigas aŭ almenaŭ vualas la spiritan vidpovon, kaj el simplaj lingvaj neperfektaĵoj ĝi faras faligilojn, "gardantojn de la sojlo". Nur havante amon, tio estas: "amon al proksimulo" aŭ "altruismon", oni povas trovi "amon", tio estas: trovi logikon, sencon kaj altintelekton, en la vortoj kaj frazoj de la plej altaj saĝuloj. Nur "amo" estas "kompetenta juĝanto" pri "amo". Tial spirite primitiva homo, al kiu ja mankas amo, grandparte trovas nur "kontraŭdirojn" kaj "sensencaĵojn" en la parolo de alta saĝulo. Li vidas nur la eksteraĵon kaj do havas nenian ideon pri la enhavo de la "pako". – Super la vivo de tia estulo ne radias multe da "pentekosta brilo".
      Tamen, malgraŭ tiaj netaŭgaj klarigantoj de la saĝo, la grandaj mondsavaj steloj brilradias sur la spirita ĉielo. En riĉa abundo ilia lumo trapenetras ĉion, kaj nenia homlingva neperfektaĵo povas ĝin reteni. Tiu, kiu efektive kreskis tiom, ke li "havas orelojn por aŭdi" kaj "okulojn por vidi", certe "aŭdas" kaj "vidas" la absolutan veron elradii sian brilan lumon, egale tra kio aŭ kiu ĝi sin montras. Li "vidas" la veron eĉ en la plej fuŝe skribita teksto kun svarmo da "kontraŭdiroj", kaj li "aŭdas" ĝin en la parolo de mizere balbutanta eksplikanto. Vero estas spirito, kaj nur per spirito oni povas ĝin sperti kaj ekkoni. Vortoj kaj esprimoj estas nur akcesoraj iloj adaptitaj al epoko, loko, kaj kondiĉo. Kiu atingis nur al "epoko, loko kaj kondiĉo" en sia evoluo, vidas kaj aŭdas nur "epokon, lokon kaj kondiĉon".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.