Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
12-a Ĉapitro
La vero devis esti simboligata konforme al la spertoprovizo kaj konceptopouo de ĉiu unuopa kulturepoko.
Al estulo kun nesufiĉe evoluintaj intelekto kaj komprenkapablo la absoluta vero en racie manifestita formo estas nekomprenebla kaj ŝajnas nereala kaj tial falsa. Por ke ĝi fariĝu al li utila realaĵo, necesas ke ĝi aperu en formo konceptebla al li, ke ĝi estu esprimata per vortoj, kiuj parolas al liaj naturaj sopiro kaj deziro. Ekzemple al "sovaĝa" indiano la postmorta ekzisto devis simili lian fizikan vivon, tamen kun pli riĉaj "ĉaskampoj" kaj aliaj amuzrimedojo Al skandinava prahomo eterna feliĉego povis esti nur daŭrigo de lia militbatalado, de liaj rabaj vikingo-kampanjoj, sub gvido de speciale potencaj dio-estroj (la nordlandaj pradioj), kiuj frande ĝuis jen batalon kun malpli fortaj malamikoj (jætter) kaj jen diboĉon kun inaj dioj en la diloĝejo (Valhal). Esti malforta kaj morti naturan morton pro maljuneco ja estis al li la plej malindiga sorto, kiun la vivo povis destini, ĝi estis la tiutempa "infero". – Homoj atingintaj pli altan evoluon kaj ekkonsiderantaj harmonion kaj pacon inter la estuloj vivnecesaĵoj, devis pli kaj pli senti antipation kontraŭ malamo kaj venĝo, kontraŭ turmento kaj kruela murdado. Al ili la solvo de la vivproblemo devis harmonii kun ĉi tiu ilia komenciĝanta opinio pri la vivo, kun ilia deziro krei senton de bonfarto kaj ĝojo en la konscio de aliuloj. Tiamaniere komuniko pri transmortaj aferoj devis en ĉiu epoko aperi en formo harmonianta kun la naturaj deziro kaj avido en la ĉiutaga vivo de la koncernaj estuloj. En mala okazo la komuniko ja estus seninteresa kaj neniel povus esti akceptata kiel vero aŭ realaĵo. Kaj estulo animita tiel de tiaj scio kaj saĝo, ke li povis klarigi la vivon en la jam menciita maniero, tiel ke la aŭskultantoj sentis kontentigon de siaj sopiroj, tia estulo fariĝis al ili idealo, gvidanto kaj gardanto. Tra la pasintaj epokoj tiaj gvidantoj levis la diversajn homrasojn de ŝtupo al ŝtupo en la kultura evoluo; kaj el la "biblio" kaj aliaj sanktaj libroj radias al ni iliaj idealoj per eterne vivaj vortoj, kiuj, plene adaptitaj al la mensa kapablo de naivulo, samtempe senvualigas la plej altan veron al saĝulo, kiu mem jam unuiĝis kun "la vojo, la vero kaj la vivo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.