Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
11-a Ĉapitro
Rekono de la vero – per kredo, mistiko kaj mistikuloj.
Al kulturita homo kun bone evoluinta pensopovo ankaŭ la tiel nomata "kredo" ne plu povas doni "pentekostan brilon super la vivo". Senutila estas al li la promeso pri brila estado en "nemateria ekzistoformo" post la fizika, pri estado akirita pro "pekliberigo" aŭ "savo" de ia dio aŭ providenco. Estas vere, ke en pli frua evolustadio, – kiam la penskapablo koncerne kosmajn problemojn estas ankoraŭ latenta, kaj la kapablo por kredo tial ankoraŭ estas forta kaj solida bazo por la volado, – la espero pri brila "beata" vivado en postmorta transcenda ekzisto povas doni al homo tre grandajn vivoĝojon kaj feliĉon. Sed lia imago pri tia beata estado, tia "paradizo" aŭ "ĉielo" post la morto, ne estas produkto el propra analizo aŭ pensado; ĝi ne estas scio, ĝi ne rezultas el intelekta studo de la problemoj; sed kiel tradicia ideo ĝi kvazaŭ sugestiĝis en la homon, kion ebligis ĝuste la nesufiĉeco de lia penso kapablo kaj lia granda impresebleco ĉe sugesta influo, tio estas: lia mentala sentemo. Li ricevas la nomitan imagon kiel kontentigon de bezono, de soifo. Sed la soifo de tia homo ne havas racian devenon, – tion kaŭzas la nematureco de lia penso- kaj analizokablo. Lia soifo ne tiom celas kontentigon de bezono intelekta kiom kontentigon de bezono por la sentoj. Tian eksterintelektan sentosoifon oni ne povas kontentigi per nura analizo, kiom ajn science vera tiu analizo estus. Por kompreni kaj akcepti analizon, detalan eksplikon, estas necese posedi kolekton da spertoj parencaj al la objekto de la analizo, tiel ke oni povas kun sufiĉaj kono kaj kompetento kontroli la detalojn de la analizo kaj proprigi ilin al si kiel teorian aŭ praktikan scion. Homo ne havanta tian spertoprovizon ne povas intelekte soifi al scio; sed tio ne malhelpas al li soifi pri "persenta" kontentigo koncerne la analizatan objekton. Kiam la analizo – kiel en ĉi tiu okazo – temas pri "vivo post la morto", ĝi sendube forte interesas multajn homojn, ankaŭ tiajn, kies spertoprovizo kaj – el ĝi fontanta – intelekto ne ebligas al ili kompreni vere sciencan eksplikon de la demando. Ju malpli el la necesa spertoprovizo homo posedas, des malpli li povas kompreni kaj akcepti el respondo donanta veran detalan analizon, kaj des pli la respondo ŝajnas al li mistika kaj nekomprenebla. Al homo sur malalta konsciŝtupo validas, ke "la vojoj de Dio estas neesploreblaj", sed ĉar ĉi tio tamen ne donas kontentigan respondon al la demandanta animo, la religia soifo restas. Instinkte li do akceptas la opinion, ke plena respondo estas donata nur al estuloj speciale favorataj de Dio, kaj ke nur helpe de ili li povas kontentigi sian soifon al solvo de la vivproblemo. Al li estas tute enigme, kiel tiuj favoratoj povas en natura maniero sperti la absolutan veron kaj ĝin analizi; ili ja posedas spertoprovizon, intelekton kaj intuicion multe tro grandajn por lia imagokapablo; ili ŝajnas al li mistikuloj, kaj ilia povo mistiko. Sed ĉar li, en sia ĉiutaga estado, ja renkontas tiajn estulojn, li estas devigata agnoski ilian ekziston. Al tio kontribuas altgrade la fakto, ke ili kapablas – laŭ li pro supernatura scio donita de Providenco – vortigi pensojn, kiuj efikas tre kontentige sur lia soifo al klarigo pri vivo kaj morto kaj postmortaj eventualaĵoj. Ke la vortoj de la "mistikuloj" povas satigi lian mentalan soifon, sekvas ĝuste el tio, ke ili ne aperas kiel "sciencaj" detalaj analizoj tro altŝvebantaj por lia cerbo, sed kiel io agrabla al lia sentokapablo. Kaj la fakton, ke ili efikas al li kiel "porsenta agrablo", kaŭzas sole la kapablo de la nomitaj estuloj, ke ili povas esprimi sian vivsaĝon tiel, ke ĝi al homoj el lia speco ŝajnas kredebla kaj reala.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.