Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
10-a Ĉapitro
Se la vivantaj estaĵoj ne povus enkarniĝi en pli altan kulturon aŭ vivosferon –.
Se ne ekzistus reenkarniĝo aŭ renaskiĝo, kio tiuokaze fariĝus el estulo, kiu ne plu sentas sin feliĉa inter samkulturanoj, sed nerezisteble avidas esti "blankulo", kvankam estante sen ties morala evoluo? Kiamaniere plenumiĝus tia sopiro? Ĉu ne estus pli bone, se tia estulo ne estus naskita? Se lia nuna vivo estus la sola, kiun li havas eblon por sperti, li ja multe preferus tute ne ekzisti, ol vivi en tiu "infero" aŭ "spleno", al kiu li – sen propra kulpo – estas kondamnita por la resto de la vivo. Al kiu utilus tia fuŝita vivado? Al kiu donus ĝojon la anima sufero de tia malfeliĉulo? Al kiu venus feliĉo per tiaj doloroj? Nepre al neniu. Se la koncerna estulo neniam antaŭe ekzistus kaj neniam poste revenus inter la vivantojn, ĝia nuna sola ekzisto surtera estus nura suferado, kiu ĝojigus neniun escepte – eventuale – ian kreinton de la estulo. Sed dio, kiu amuzas sin per kreado de estuloj por lasi ilin vivi en suferoj aŭ kun sopiroj nekontentigeblaj, estas ne dio, sed sadista "diablo" sen ia ajn rilato al amo kaj spirita lumo, estaĵo kiun multaj miloj da teraj homoj morale altgrade superas. Ne kredu, ke tia "dio" povus ĵeti "pentekostan brilon" sur la vivon de evoluinta intelektulo, aŭ sur liajn materian kaj spiritan mediojn.
      Ke postaj generacioj spertos pli agrablajn vivkondiĉojn, neniel plibonigas la aferon por la antaŭaj. Se generacio, post vivolonga sopirado al pli perfekta estadoformo, mortas kaj neniiĝas, ĝi havas ja nenian eblon por iam sperti pliboniĝon de la vivo kaj pli altan evolustadion. Kaj tiu pli alta ekzistoformo, kiam ĝi doniĝas al postaj vivantoj, eĉ ne ilin povas feliĉigi, ĉar ili neniam spertis ĝian mankon, kaj do neniam sentis sopiron al ĝi. Ne! dubo pri eterna ekzisto de la estulo, aŭ neo de ĝi, malebligas "pentekostan brilon super la vivo". Tia filozofio de dubo kaj neo estas plena iluzio, estas nepre kontraŭa al la vero, al la viva realo. Tia materiisma sinteno al la vivo neniam kapablis kontentigi la individuon, escepte en okazoj – ordinare mallongdaŭraj – de favora sorto, tio estas: kiam neniu malsano aŭ alia malagrablaĵo ĝenis. Dum ĉi tiaj facilaj periodoj de la vivo materiisma homo povas kontentiĝi je ordinaraj ĉiutagaj oportunaĵoj, kaj sentas nenian bezonon pri Providenco aŭ pri protektado de ia dio. Sed kiam zorgoj, suferoj kaj aliaj malfeliĉoj lin atakas, li certe, kiel mortigata besto, krias al la nekonata Providenco. Tiam li konstatas pli-malpli baldaŭ, ke troviĝas vivanta intelekte direktanta volo malantaŭ la naturo, malantaŭ lia propra ekzisto. "La perdita filo" certe retrovas "la Patron". Iom post iom la principo de cirkulado montras sian validon ankaŭ ĉi tie, kiel ĉie en la naturo. Tiun eternan principon neniu povas eviti.
      En tempo de zorgo kaj malfeliĉo, kiam mortis edzo, edzino, infano aŭ alia plej karulo, kiam turmenta nekuracebla malsano katenas la viktimon al la lito kaj faras la vivon longa mortprocezo, tiam neniel utilas koni la distancon inter tero kaj suno, la lunan pezon, aŭ kiom rapide iras la lumradioj. La scio, ke la tero estas globforma, la scio pri la profundo de la maro aŭ pri la kemia strukturo de la akvo, ne faras malfeliĉan sorton malpli peza; la perdita karulo restas for; kaj la malsano daŭre faras el la vivo jarlongan mortadon, konstantan proksimiĝon al la atendata kompleta neniiĝo.
      Ne! Tia scio donas nenian "pentekostan brilon super la vivo" al malfeliĉulo en lito de malsano aŭ aliloke. La "timkrio de besto" daŭre aŭdiĝas, kvankam nun en pli kulturita formo kiel homaj vortoj aŭ, eble, nur kiel flustra suspiro. La suferanta "diofilo" returnas la rigardon al sia "eterna Patro".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.