Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-14) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
Pentekosta brilo super la vivo
1-a Ĉapitro
Kiel la tri grandaj festoj rilatas – fizike kaj spirite – al la sezonoj.
Aŭdante la esprimon pentekosta brilo, oni ordinare pensas pri somera suno radianta super kampoj, arbaroj kaj herbejoj, super urboj kaj vilaĝoj, super homoj kaj bestoj kaj ĉio vivanta. La vorto pentekosto ne igas nin pensi pri hajlo kaj nokta frosto aŭ pri pluva vetero kaj kotaj promenejoj. Kvankam kelkfoje tiaj klimataj fenomenoj aperas en pentekostaj tagoj, tio tamen estas escepto, kiu konfirmas la regulon; kaj tiaj kapricoj de la naturo senbriligas la pentekoston kaj igas nin eldiri, ke tia vetero ne estas ĝusta pentekosta vetero. Ni do deziras tute alian veteron en pentekosto. Sed kial? Kial ĝuste en" pentekosto ni volas varmon kaj brilan sunon? La kaŭzo estas, ke origine oni fondis pentekoston kiel dankokaj glorofeston por la naskiĝo de la somero. Do, se tian feston oni celebras en griza malvarma vetero kun pluvo kaj hajlo, tio estas kvazaŭ festi naskiĝotagon por infano ankoraŭ ne naskita. Tute alia estas la situacio ĉe kristnasko, kiu ja estas kvazaŭ speciala vintrofesto. Al la plej multaj homoj estas malfacile senti "veran kristnasketoson", se la kristnasko ne venas "blanka", kun neĝofalo, sledveturo kaj sonorado de ĉevalaj tintiloj. Legendo kristnaska el tropika lando kun palmoj, banstrando kaj sunombreloj neniel povas krei tian kristnaskobrilon kaj -etoson, kian kreas kristnaska legendo el nia malvarma Nordo.
      Simile al tio pasko estas festo por la naskiĝo de printempo. En nia menso ni ne kunligas paskon kun someraj tagoj, kaj ankaŭ ne kun vere vintra malvarmo. Pasko pensigas esence pri aprilo, pri plivarmiĝanta suno kaj fruaj printempofloroj, kaj – aldone – pri iom da hajlo kaj nokta frosto kaj sporada neĝopluvo.
      Al tio vi eble diros, ke tiu ma tenado al la grandaj festoj sekvas sole el tiu fakto, ke ni naskiĝis ĉi tie, kie tiuj festoj koincidas kun la nomitaj sezonoj, kaj ke ni tial kutimiĝis, al tiu kunligo inter festo kaj la koncerna sezono. Kaj vi iom pravas dirante tion; ĉar se ni estus travivintaj niajn multajn ekzistadojn sur la suda globduono, kies sezonoj inversas al la niaj, anstataŭ sur la duono norde de la ekvatoro, ni sendube ligus kristnaskon kun somero, kaj paskon kaj pentekoston kun respektive aŭtuno kaj vintro. Sed koncerne tion ni devas memori, ke la loko, kie oni decidis la tempon por tiuj festoj, ne situas sur la suda duono de la tero. La lulilo de nia kulturo staris ne en Sudafriko, nek en Sudameriko aŭ Aŭstralio, sed ĝuste en latitudo kun sezonoj egalaj al niaj. Ke oni lokis la festojn precize tie en la kalendaro, kie ili estas, povis rezulti nur el tio, ke oni per la festo intencis celebri kaj solenigi ĝuste la koncernan sezonon. Tamen ne estis nur fizika sezono, kiun om volis honori per la festo; ankaŭ la respondan sezonon en la terhoma menso oni intencis memori kaj festi. Per la kristnaska festo oni memorigis al si la vintrajn mallumon kaj malvarmon en la homa spirito, kaj la diecan helpon en formo de spiritaj lumo kaj varmo, donacitan de Providenco per la naskiĝo de la mondsavanto. Per la paskofesto oni solene memorigis tiun batalon inter la mensaj vintro kaj somero, inter la mensaj lumo kaj mallumo, kiun la paska evangelio esprimas. Kaj la pentekosto festas la kompletan venkon de la lumo super la mallumo, la kompletan regon de la spirito de Dio super ĉio kaj ĉiuj.
      Kiel oni vidas, la tempoj por la nomitaj festoj estas tre saĝe elektitaj; la festoj bone konvenas ne nur al la spiritaj sezonoj, sed ankaŭ al la fizikaj, al kiuj ili estas ligitaj. Transloki ilin al aliaj partoj de la jaro tuj malfortigus ilian efikon sur ni kaj detruus ilian valoron kiel simboloj, kiu fariĝus nura ombro kompare kun la genieco, kiun ĝi nun elmontras. Do, ke ni ĉi tie festas pentekoston ĝuste en la sezono, en kiu kulminas la fizika vivo, estas kaŭzite sole de tio, ke la somero reprezentas la kulminon de la fizika vivo. Kampoj kaj arbaroj, ĝardenoj kaj herbejoj, dumvintre senkoloraj kaj dezertaj, ricevis vivon kaj kolorojn. Kie autaŭe regis inerto kaj ŝajna morto, nun kaskadoj da brilanta vivo kvazaŭ impete aperadas sekvataj de grandioza kunludo de tonoj, lumo kaj koloroj. Miloj da langoj jubilas pro la vivo, pro ĝia riĉeco de plaĉo kaj feliĉo por la vivantaj estaĵoj, kaj pro la abundego da dieca kreopotenco. En la somero la naturo kulminas en sia karesado al la vivantaj estaĵoj; la somero do identas kun amo. Amo kaj "la sankta spirito" estas unu sama afero. Amo ekzistas nur kiel plena ĉeesto de la mentaleco de Dio en ni kaj ekster ni, sekve ĝi estas ĉiurilate la plej alta esprimo por la spirito de Dio.
      La "sankta spirito" do identas kun amo, kaj amo efikas kiel "somero". Ĉar pentekosto estas nia festo por la spirito de Dio, ĝi per tio estas ankaŭ festo por la somero, kaj fizike kaj spirite. Somero, pentekosto, la "sankta spirito" kaj amo estas diversaj esprimoj por unu sama afero. "Pentekosta brilo super la vivo" do signifas "amon".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.