Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
9-a Ĉapitro
Dio ilustras, ke la matureco de homo devas esti kulmino de amo.
Kion el sia ĉioampleksa saĝo Dio do deziras doni al ni speciale tra la kulmino de la tago?
      La kulmino de la tago montras, kiamaniere la vivkulmino de la estulo devas manifestiĝi. La kulmina tagmeza horo montras precize la saman grandan lumon, kiu signas la metamorfozon de la junulo al viro. La tiel nomata "vireco", la matureco, estas la mentala tagmeza horo. La matureco de la estulo estas la kulmino de lia vivo. Lia mentala lumo en ĉi tiu "momento" aperas en soleca majesteco sur luma kaj hela ĉielo. Matura estulo scias precize, kion li deziras kaj kapablas. – Se ne, lia matureco ne estas en kontakto kun la tagmeza horo de la ekstera mondo.
      Tiam troviĝas mallumaj nuboj, kiuj malheligas la lumon de lia konscio. Anstataŭ la hele radianta sunbrilo, kiu devus lumigi ĉiujn abismojn en lia psiko, fari ties riverojn arĝentaj rubandoj kaj igi la kontinentojn de lia konscio radii de lumanta intelekto, – troviĝas dezertoj kaj glaciaj tundroj. Eble eĉ la vintra mallumo de la polusa nokto regas la konsciajn kontinentojn de tia estulo. La kulmino de matureco ne estas perfekta, se ĝi venas kun malvarmo kaj mallumo, tio estas: se la estulo estas plena de eksciteco kaj envio, de malamo kaj ĵaluzo, de nenaturaj deziregoj, malvirtoj kaj malsanoj. Matureco ŝarĝita per tiaj aferoj diferencas tiom de perfekta matureco, kiom uragano kun tertremoj, ciklonoj kaj inundoj diferencas de kvieta, sunplena tagmeza horo en serena somera tago. La kvieto, kiu ĉi tie kaŭzas, ke la malgranda papilio povas libere flirti de floro al floro, la paco, kiu kaŭzas, ke la bovinoj povas kuŝi neĝenate maĉantaj en la agrabla ombro de la arbo, la abundo de supertera forto, kiu igas ripozi la feriantojn ĉe la marbordo same kiel la homojn en la kampara hejmo, aŭ la supertera forto, kiu silentigas la vivantajn estaĵojn, dum la ĉiela lumo preterpasas, – ĉio tio tute mankas en tia matureco, kiu en si mem estas mallumo, uragano aŭ alia naturkatastrofo. La tagmeza horo estas la "matureco" de la tago, same kiel la matureco, la "vireco", estas la "tagmeza horo" en la surtera vivo de vivanta estaĵo. Analoge kun ĉi tio la mateno estas la "naskiĝo" kaj la "infanaĝo" de la tago, dum naskiĝo kaj infanaĝo de la vivantaj estaĵoj estas la "matenhoro" kaj "sunleviĝo" de ilia surtera vivo. Surtera vivo ĉi tie signifas la spertoperiodon de lulilo ĝis tombo. Ĉar vivanta estaĵo ne povas efektive morti, sed nur transiri al "spirita" spertoformo, tio estas: al tiu sama spertoformo, kiun li eniras ĉe ekdormo, tial li denove devas "vekiĝi" al fizika spertoformo en simila maniero, kiel li matene revekiĝas al la viva fizika estado. De ĉi tiu estado li denove transiros al la spirita estado kaj tiel plu en daŭra alterno. Kiel la vivanta estaĵo travivas fizikajn tagojn kaj noktojn, tiel li ankaŭ travivas eterne daŭranĉenon de kosmaj "tagoj kaj noktoj". La surtera vivo estas nur kosma "tago", kaj la spirita estado inter du tervivoj estas nur la kosma "nokto" en la eterna estado.
      La matureco do estas la "tagmeza horo" en la "kosma tago" de la vivanta estaĵo. Kiel nur en kvieta sunplena somera tago la fizika tagmeza horo povas kulmini en belo kaj harmonio, tiel ankaŭ la kosma tagmeza horo povas kulmini en belo kaj harmonio nur en "sunhela kosma somera tago". En tagmeza horo de fizika sunhela somera tago ni do havas modelon montrantan, kiel "la tagmeza horo de la kosma tago", la matureco de la estulo, devas manifestiĝi por esti perfekta aŭ esti en kontakto kun la plej alta spertoformo. Por kontaktiĝi kun ĉi tiu, lia matureco tial devas esti brilanta "sunlumo". Sed sunlumo de matureco ne povas esti io alia ol "altintelekto", kiu en manifestita formo identas kun "amo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.