Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
7-a Ĉapitro
La parolo de Dio per somera mateno, tradukita en terhoman lingvon.
Kiel vi ĉi tie vidis, la sunlumo do ne estas nur materia lumo efikanta nur fizike, sed ĝi estas ankaŭ, laŭ sia plej profunda naturo, mentala manifesto, manifesto de spirito al spirito, revelacio pri Dio antaŭ la vivanta estaĵo. Kompreneble Dio montras sian ekziston al la estulo en multaj manieroj. Sed ne nur sian ekziston Li deziras sciigi al la estulo aŭ la diofilo; kompreneble Li deziras ankaŭ inici la diofilon pri sia Dia volo, pri siaj deziroj kaj intencoj, kion oni klare vidas tra la multaj manieroj, en kiuj Li formas siajn manifestojn. Ni jam vidis, kiel somera mateno estas revelacio de saĝo, estas instruo per bildoj pri tio, kiamaniere perfekta renkonto kun estuloj kaj aferoj devas okazi. Kaj en la lingvo de la surteraj homoj Dio do – per la priskribita somera mateno – diras: "Kiel mi kviete renkontas la nokton kaj per la lumaj radioj de mia amo transformas la ombrojn de la mallumo en sunplenan tagon, kiel mi en la brila klaro de mia spirito prenas ĉion kaj ĉiujn al mia koro, kiel mi alradias la vekiĝantan vivon per mia eterna paco, envolvas ĝin en sorĉa ĉarmo de somera tago kaj per tio kaŭzas, ke ĝi jubilas al la ĉielo pro vivoĝojo kaj feliĉo, – tiel ankaŭ vi devas kviete renkonti la mallumon, tio estas: la kontraŭan naturon de via malamiko direktitan kontraŭ vi. – Vi devas zorgi, ke la plej varma simpatio de via spirito kiel suno leviĝu sur la mentalan ĉielon de via proksimulo, kaj kiel oron kaj purpuron, kiel opalojn kaj safirojn vi devas igi pacon kaj benon de la somera tago brili super la kontinentoj kaj maroj de lia konscio, tiel ke li ĝojkrias al la ĉielo pri sia renkonto kun vi. Nur tiamaniere ĉi tiu renkonto povas fariĝi plenumo de altruismo aŭ "plenumado de la leĝo", kaj nur tiamaniere via konsciflamo unuiĝas kun mia eterna fajro, kun miaj penso kaj konscio. – Kaj estante identa kun mia spirito, vi elradios kaj elbrilos mzan plej altan esencon en la unzversajn stelomondojn; en estulojn kaj objektojn, kaj vi ĝisvivos la ĉarmon de tiu eterna, granda somera tago, kiu estas mia mondo, mia vizaĝo kaj mia eterna ĉirkaŭpreno."
      Brilanta somera mateno tiamaniere spertiĝas kiel promesanta voĉo de Dio. Ĉiu, kiu povas formi sian renkonton kun estuloj kaj aferoj tiel, ke la rezultato fariĝas kvazaŭ viviga sunleviĝo en somera mateno kun abundo da ĝojokreaj agoj kaj feliĉigaj harmonioj, kiuj plenigas la vivon per beno da ĉielaj tonoj travibrantajĉion kaj ĉiujn, – tiu unuiĝos konscia kun la Patro kaj spertos sin identa kun senmorta diofilo. Ĉie, kie li leviĝas super la horizonton, la tago aperas, "ĉar tie Dio orumos la mondon, tie jubilantaj tonoj leviĝos al la trono de la Eternulo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.