Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
6-a Ĉapitro
Kie om ne efikas sufiĉe lume al proksimulo, la ombroj de la nokto ne povas malaperi.
Estas vere, ke la estuloj estas tre malsamaj kaj en multaj okazoj tiom kontraŭaj, ke ameca renkonto inter ili ŝajnas neebla. Sed neniu antagonismo povas esti pli granda ol tiu inter tago kaj nokto; kaj dum la travivo de la somera mateno ni vidis, ke ĉi tiuj plej grandaj kontrastoj de la vivo povas renkonti unu la alian en abunda harmonio bonfara al vivo kaj sano. Kaj al la surtera homo estas eble plenumi tiajn kondiĉojn, sur kiuj ĉi tiu harmonio estas bazita. Ĉi tio kompreneble validas nur por tiuj, kies intelekto tiom evoluis, ke ili povas kompreni la Dian rakonton de la somera mateno. Efektive estas postulata nur tio, ke ĉe la renkonto kun nia proksimulo ni apliku la saman principon, kiun ni antaŭ longe lernis apliki en multaj fizikaj situacioj, nome tiun: adapti sin al la situacio. Kiam oni enmartelas najlon, oni turnas ĝian pinton al la ligno kaj ĝian kapon al la martelo por per tio eviti nenecesan difekton al la ligno, krome estas ja multe pli facile tiamaniere enmarteli la najlon. Kiam malgrandaj infanoj ekfrekventas lernejon, oni ne metas ilin en la plej altajn klasojn, sed igas ilin komenci en la unua klaso; kaj poste, laŭ ilia evoluo kaj lertiĝo, oni instruas ilin en pli kaj pli altaj klasoj. Skribante per krajono om uzas ĝian pintan finon kaj ne la dikan. Tiamaniere oni en ĉiuj situacioj de la vivo devas sin adapti. Kie oni ne atentas tion, aperas disharmonio, malfeliĉo kaj sufero; tie oni ne estas sufiĉe varma suno kaj povas nur nekomplete malaperigi la noktajn nebulojn. Kaj vivo plena de ombroj de la nokto estas kiel tago plena de malbonega vetero, fulmoj kaj uraganoj, inundoj kaj tertremo kaj ĉiuj tiaj okazaĵoj, kiaj malhelpas la vivantajn estaĵojn vivi pace kaj feliĉe en la varmigaj radioj de la suno. Kio alia estas "infero", aŭ "malfeliĉa sorto", ol estado pli malpli for de la nomita lumego? La radioj de la suno ja estas io pli ol la fizika blanka lumo, kiu varmigas la supraĵon de la tero kaj ligas la mallumon de la polusa nokto kaj la konstantajn glacidezertojn al la plej foraj teritorioj en sudo kaj nordo. La sunradioj estas vivanta torento, kiu sur sia vojo de oriento al okcidento kondukas konscion kaj penson, animon kaj spiriton al la terglobaj kontinentoj kaj maroj. Sen ĉi tiu fenomeno de luma kaj varmiga energio, ĉiu penso devus estingiĝi. Kaj kiu povas movi sin sen varmo, aŭ vidi sen lumo? Ke ni povas vidi la kolornuancojn ĉirkaŭ ni kaj aŭdi la parolon de nia proksimulo, kaj ke ni povas ĉirkaŭbraki tiun proksimulon, tio ja estas nur aranĝaĵoj en lumo kaj varmo, artecaj fenomenoj, kiuj signas nian identecon kiel ion alian ol fajro aŭ malvarmo, aŭ kiel tiun "io", kiu spertas kaj formas la materion kaj tial mem ne povas esti materio. La suno ja estas la granda fonto de nia vivo. El ĝi ni ricevas nutraĵon por nia tuta spirita kaj fizika vivo. La radiofaskoj de la miriadoj da sunoj estas la sango en la organismo de Dio. Ĉe la koro de Dio ni ĉiuj ripozas. Lia pulso estas nia spertado pri nia eterna vivo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.