Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
5-a Ĉapitro
Dio ilustras, kiel ni devas renkonti proksimulon.
Per tio ni vidis la unuan parton de Dia revelacio en la granda bildolibro. Ni vidis la renkonton inter nokto kaj tago, la renkonton inter mallumo kaj lumo, aŭ la renkonton inter la vivo kaj Dio. En la vulgara lingvo oni ordinare nomas tiun renkonton "mateno". Tiu esprimo do signifas la renkonton inter mallumo kaj lumo. Ĉar lumo kaj mallumo estas la du plej grandaj kontrastoj, kiuj ekzistas, la renkonto inter nokto kaj tago do montros al ni la plej grandan kaj plej perfektan formon de renkonto, kiu entute povas okazi inter du faktoroj. Kaj ĝuste por observi tiun "renkonton" en ĝia plej perfekta formo, ni ja elektis somermatenon, en kiu ĝi kulminas en perfekteco. En la granda bildolibro de Dio somermateno do estas vivanta ilustraĵo pri la maniero, en kiu perfekta renkonto inter du grandaj kontraŭaj faktoroj devas okazi. Ĉi tiu ilustraĵo estas tiom pli necesa por ni, ĉar la principo "renkonto" estas absolute kondiĉa faktoro en nia ĉiutaga vivado. Sen tiu faktoro ĉiu sperto pri la vivo estus neebla. Nia tuta vivspertado dependas de tio, kiel ni formas nian renkonton kun estuloj kaj aferoj. Ni povas formi ĝin tiel, ke ĝi rezultas en malluma sorto. Kaj ni povas tiel ĝin formi, ke luma sorto estas la rezultato. Nia renkonto kun estuloj kaj aferoj povas okazi tiom perfekte, ke ĝi rezultas en sunluma kaj varmiga somera tago, same kiel ĝi ankaŭ povas okazi tiom fuŝe, ke mallumaj tavoloj de nuboj malhelpas la sunon aperi en nia konscio. Malsukcesa formado de nia renkonto kun estuloj kaj aferoj do povas okazigi, ke malluma nokto de funebro kaj melankolio faras nian estadon dolorplena kaj malfeliĉa. Per nia sinteno dum nia renkonto kun estuloj kaj aferoj ni povas eĉ enŝlosi nian vivon en mentalajn mukecajn kelojn malproksime de varmo kaj lumo.
      Kion ni do povas lerni el la granda renkonto inter la nokto kaj la tago dum somera mateno? Ni povas rekte kaj senpere konstati, ke ĉi tiu renkonto nepre estas "sunleviĝo"; kaj ĝuste en tia "sunleviĝa" maniero devas okazi kiu ajn renkonto inter estuloj kaj aferoj. En kiu alia maniero la renkonto fariĝu lumo kaj ĝojo? En kiu alia maniero la nokta mallumo malaperu?
      Ĉar la vivanta estaĵo en preskaŭ ĉiuj situacioj devas renkonti estulojn kaj aferojn, li nepre devas esti unu el la partoj en la manifesto de "renkonto". Ĉar el la du partoj ĉe la renkonto li ja plie konas sin mem, sian konscion kaj vivon, ol la alian parton, li mem estas "la suno" aŭ "la tago", dum la alia parto estas "la nokto" aŭ "la mallumo" en ilia komuna renkonto. Tial li ankaŭ devas ludi la rolon de la suno, por ke la renkonto okazu nature aŭ normale kaj kaŭzu vere luman tagon por ambaŭ partoj. La renkonto estas de la naturo destinita por esti "sunleviĝo". Ni do havas en la sunleviĝo de la naturo, en la bela somera mateno, kiun ni ĵus travivis, bonegan ekzemplon pn tio, kiel sunleviĝo devas okazi por esti perfekta. Ni ja senpere konstatis, kiel la suno kun amo kaj paco ĉirkaŭbrake prenis la mallumon aŭ la nokton en sian luman kaj varman sinon. La malvarmaj nebuloj estis transformataj en brilantan perlotapiŝon el roseroj, kiuj multobligis al ĉio kaj ĉiuj la rebrilon de la suna vivo. La suno elradiis sian koran varmon egale abunde al junulo kaj maljunulo, al riĉaj kaj malriĉaj. Ĝi konis neniun diferencon inter klasoj. Ĝia donacemo ne dependis de egoistaj antaŭjuĝoj. Absolute ĉiujn ĝi prenis al sia koro. Ne mirige, ke paco, ĝojo kaj feliĉo, kaj per tio vivo kaj sano, vekiĝis tie, kie antaŭe mallumo kaj nokta malvarmo regis. Ne mirige, ke ĉiu afero kaj detalo en la panoramo de la mateno: la fumo el la kamentubo, la knaranta lakteja veturilo, la malproksima hundobojo, la brilantaj roseroj kaj la junuloj kun siaj brutoj, ŝajnas necesaj detaloj en la matena paco. En kiu alia maniero ni konstatus ĝin? – Kiamaniere ni spertus la pacon kaj benon de la mateno, se tiuj detaloj ne lumus al ni? – Se la sunleviĝo ne estus tiom belega kaj ne orumus ĉion per sia ĉiela lumo, sed kontraŭe okazus en mallumo de fulmotondro, dum ciklonoj kaj pluvegoj furiozus, kiu en tia okazo pleniĝus de ĝojo kaj dankemo pri la renkonto kun la nova tago? Kiu estus perceptinta, meze de tia bruego, tiun pacan kvieton, kiu ebligas al ni rimarki la noktajn nebulojn, la fumon el la solecaj kamentuboj aŭ la aliajn nomitajn aferojn? – Ke la somera mateno fariĝis tiom bela kiom priskribite, rezultis ĝuste el la plenplena kvieto, kiun ĝi prezentis, kvieto en kiu eĉ la plej malfortaj kaj delikataj aferoj povis esti rimarkataj kaj igi sin respektataj. La renkonto inter la lumoceano de la grandega taga stelo kaj la supraĵo de la rotacianta globo kun siaj maroj, valoj kaj montoj okazis tiom sublime, ke eĉ la plej malfortaj kaj ŝajne plej sensignifaj aferoj en la naturo povis neĝenate fari sian specialan proprecon respektata en nia spirito kaj penso. Kaj ĝuste la sperto pri tiu manifesto de la delikataĵoj donis al ni la senton de bonfarto kaj la ĝojon pri la veno de la tago. Imagu renkonton inter du estuloj tiel same sublima. Imagu, ke surtera homo agas al renkontito tiel, ke la plej delikataj nuancoj de tiu lasta povus montri sin nedifektitaj. Tute certe li en tia okazo ekvidus mondon da detaloj kaj aferoj, pri kiuj li ekscius neniom, se lia konscio ĉe la renkonto estus impeta uragano de kolero kaj venĝema. Tia uragano ja furiozus tiel, ke la delikataj konscinuancoj de la alia renkontito estus disŝirataj. Ĉu la alia renkontito ne devus rapide fermi la lukojn, fenestrojn kaj pordojn de sia konscio por ŝirmi siajn plej intimajn kaj plej sekretajn pensojn kontraŭ tiaj bruantaj ciklonoj, uraganoj aŭ tertremoj? Ĉu oni ne kredas, ke tiuj lukoj, pordoj kaj fenestroj same certe larĝe malfermiĝas, se ni elradias nian plenan puran korvarmon, simpation kaj amon en tiom kulturita kaj trankvila maniero, ke la delikataj intimaj konscinuancoj de la aliulo estas ekster ĉia danĝero? Tute certe tia varmo de nia koro transformas la mallumajn noktajn nebulojn en la spirito de la aliulo, tiel ke abundo da rosoperloj igas brili ĉiujn floron, folion kaj branĉeton de lia konscio, – igas ilin pompe elradii la rebrilon de nia amo. Kaj kie miriadoj da roseroj respegulas la lumon de la leviĝanta suno, tie la nokto malaperas. Kie la okuloj de nia proksimulo elradias rebrilon de nia amo, tie la tago komenciĝas. Kaj nur tie vekiĝas la vera vivo.
      Kiel ni ĉi tie vidis, rua travivado de somera mateno tamen malkaŝis al ni multan saĝon, kvankam ĝi estas nur unu sola folio en la granda bildolibro de Dio. Ni vidis, ke la renkonto inter la du grandaj fenomenoj: la tago kaj la nokto, en sia plej perfekta formo estas modelo por la estuloj, kiel ili en la ĉiutaga vivo devas renkonti unu la alian.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.