Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
4-a Ĉapitro
Somera mateno estas ilustraĵo en la bildolibro de Dio.
Por estulo tiom evoluinta, ke li havas "kosman konscion", la naturo kaj la vivo aspektas tute alia, ol ĝi ordinare aspektas por estulo ankoraŭ ligita en la vindo de dogmoj kaj materiismo. Por la kosma estulo la vivo estas unu granda vivanta bildolibro. En tiu libro troviĝas nur bildoj, kiuj informas, edukas, amuzas aŭ karesas.
      Kaj ĉi tie mi deziras prezenti kelkajn foliojn el tiu granda bildolibro, nome tiujn de unu el la plej belaj someraj tagoj en nia mezvarma zono.
      Kion do volas Dio per somera tago? – Kion Li montras al ni per ĝi? – Kiu senpera Dia parolo okazas tra ĝi al la surtera homo? – Por ekscii tion ni nun iru en helan someran nokton. Ni volas atente rigardi someran tagon en ĝia tuta amplekso de tuj antaŭ leviĝo ĝis post subiro de la suno. Tial ni devas frue ellitiĝi. En la plej longaj someraj tagoj, aŭ mezsomere, la suno ja leviĝas iom post la tria horo. Tial ni komencas nian observadon jam je la dua. Sur niaj latitudoj ni ja estas najbaraj al la regno de la noktomeza suno, kaj tial ni havas la tiel nomatajn "helajn noktojn". Dum ma ekskurso en la somera nokto ni sekve ne troviĝas en mallumo, sed estas ĉirkaŭitaj de ĉarma krepusko aŭ ĝustadire de malforta heliĝanta duonlumo de la nordorienta ĉielo. Tiu lumo estas la plej ekstera periferio de la radiaŭreolo de tiu tago, kiu nun el Siberio, Ĉinujo kaj Hindujo rapide proksimiĝas al ni. Estas ĉi tiu periferio de la sunbrilo en la matenlandoj, kiu kaŭzas la ĉarman beliĝantan krepuskon en nia mateno, malaperigas la blankajn nebulojn de la herbejoj, kaj okazigas, ke la unuaj malfortaj birdovoĉoj ĝojkrias al la ĉielo. La homoj ankoraŭ dormas en siaj varmaj litoj, sed post momento la fumo el kamentuboj kelkloke miksos sin kun la malaperantaj noktaj nebuloj kaj signos la unuan vekiĝon de la ĉiutaga vivo de la homo. Dume la orienta ĉielo fariĝas pompa kolorbrilanta spektaklo de lumvariadoj, kaj radias per oro kaj purpuro, per opalo kaj safiro. La klara stelo de la tago iom post iom leviĝas super la randon de la horizonto kaj ĵetas siajn faskojn da varmiga lumo super kampojn, arbarojn kaj herbejojn. Junuloj tiras la bovinojn en la kampon. Sur la vojo lamas laktejoveturilo kaj miksas sian knaron kun la sono de malproksima hundobojo. Kaj vidu! La lumanta suno jam transformis la noktajn nebulojn en perlotapiŝon de roseroj, kiuj – milnombre lumante el tigoj, folioj kaj floroj – abunde elradias sian rebrilon de la vivofontoal ĉio kaj ĉiuj. La insektoj ekzumas. La tago estas veninta. La suno ĵetas sian brilon al riĉaj kaj malriĉaj, al junaj kaj maljunaj. Dio prenis la vekiĝantan vivon al sia koro.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.