Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
2-a Ĉapitro
Nia ekzistado estas kontinua korespondo kun Dio.
Ĉu ne estas fakto, ke la mondotuto estas ne "nenio" sed "io"? – Kaj ĉar ĝuste estas ĉi tiu "io", kiu kaŭzas logikan kreadon, kaj tiu kreado, ja atestas pri pensado kaj volado, kaj ĉar la nomita "io" tiamaniere revelacias sin mem kiel "vivantan estulon", tial ĉiu koncepto, kiu neas al la mondotuto, al la naturo kaj al la vivo ĉi tiun identecon, estas nevera kaj falsa. Nei al la naturo logikan kreokapablon estas la samo kiel nei al la tero ĝian kreiĝhistorion aŭ transforman procedon, el kiu nia propra apero sur la tero estas palpebla rezultato. Sed neo de la menciita historio ja signifas, ke malantaŭ la logikaj evoluo kaj kreado de la naturo kaj malantaŭ ĉiuj aliaj pensado kaj volo oni devas konsideri "nenion" kiel orignon. Sed fenomeno devenanta el nura "nenio" ja nur per si mem povas estiĝi; kaj "io", kio kreiĝas per si mem, ja estas la samo kiel "io", kio kreiĝas el "nenio". Sed ĉar "io" ne povas veni el "nenio", same kiel "io" ankaŭ ne povas fariĝi "nenio", la malnova analizo: "en Li ill vivas, moviĝas kaj estas" montriĝas pro tio scienca kaj altintelekta vero. Ĉar la vorto "Li" povas esprimi nur "vivantan estaĵon", la malnova frazo esprimas la samon kiel: "en vivanta estaĵo ni vivas, moviĝas kaj estas". Ĉar "vivi, moviĝi kaj esti" signifas enspiri kaj elspiri, manĝi kaj trinki, pensi kaj agi, kaj ekzisti kiel centro en ĉi tiuj manifestoformoj; kaj ĉar tiuj manifestoformoj povas estiĝi nur kiel korespondo inter ni mem kaj la naturo, tial nur la naturo povas esti tio, kio en la dieca frazo estas esprimata kiel "Li". La menciita dieca frazo tial en sia plej profunda analizo devas teksti: "la naturo estas vivanta estaĵo, kun kiu ni kontaktiĝas en por ni vivdecida maniero". Kaj ĉar interkontakto en sia plej perfekta formo estas la samo kiel korespondo, nia vivo aŭ nia estado tial estas konstanta korespondo kun Dio aŭ kun tiu vivanta estaĵo, kiu estas la kosmo aŭ la naturo.
      Ĉi tiu korespondo ne estas senviva funkcio kaŭzita per nura hazardo; tion garantias tiu lumabundo da intelekto, kiu brilegas el ĉiu kristalo, el ĉiu juvelo, ĉiu planto kaj ĉiu floro, same kiel el la genia kreoforto, kiu manifestiĝas en la abundo da animalaj organismoj nomataj "bestoj" kaj "homoj". En la granda mondoplano aŭ en la granda ĉefrezultato de la vivo ne ekzistas kaoso. Ĉio estas en ĉiu rilato laŭplana kaj celtaŭga, efektiviganta utilajn celojn. La laŭceleco atestas pensadon kaj pensojn, kaj atesto pri pensado estas la samo kiel atesto de vivanta estaĵo pri propra memo, menso aŭ vivo. Tra la miloblaj okazaĵoj de la naturo Dio do atestas sian propran memon, sian propran vivon. Se oni volas trovi Dion kaj kompreni Liajn pensojn kaj agojn, oni do devas serĉi tie, kie ĉi tiuj pensoj kaj agoj manifestiĝas, kaj kie Li do ebligas al sia filo, la vivanta estaĵo, kompreni ilin.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.