Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
13-a Ĉapitro
Kiel Dio per sia bildolibro uucas la estulon kaj unuigas ĝin kun St mem, kun la eterno, la senfineco kaj la ĉiopotenco.
Nia ekskurso en la fabeloregnon de la somera nokto tiel fariĝis sankta renkonto kun Patro, kiu en la vesto de la suno devis elradii la brilantan helecon de la tago sur regionojn, sferojn kaj estulojn tre malproksime de tie, kie ni loĝas. Sed tamen ni vidis, ke la ĉiopotenca ĉiela estulo, malgraŭ sia foresto de niaj meridianoj, faras el ili scenejon por sia amplena proksimeco. Imagu la tempon, kiam la surtera homo tiom evoluos, ke li povos fari tion saman! Imagu la tempon, kiam li saturiĝos de tia amo al sia proksimulo, kia povas krei luman someronoktan sonĝon, kies ĉarmo estas karesoj, kies etoso estas feliĉego, kaj kies strukturo estas saĝo por tiuj estuloj, kiuj staras ĉe la mortlito kaj la tombo! Imagu la feliĉon, kiam ni povos transformi nian propran tombon, aŭ la rememoron pri ni, en brilan lumosferon, kiu radios sian lumon en la funebron kaj malĝojon de niaj postlasitoj, tiel ke en ilia animo volbiĝos ora vesperĉielo, sur kies fono la rememoroj kiel siluet-sorĉaĵoj fariĝos panoramo de karesoj de la lumanta someronokto, karesoj per kiuj ni povos ravi kaj saturi niajn amikojn sur la fizika plano kaj per tio krei ĉirkaŭ ili tiun atmosferon de feliĉego, kiu estas la nepra kontrasto al la malluma nokto de sopiro kaj malĝojo. – Kian bildon de Dio ni tiam reprezentos!
      Sed en la hela someronokto Dio ne nur inspiris nin al plenumo de Lia dieca am-ordono; Li ankaŭ ripetis al ni – en mirinde bela maniero – la promeson pri la granda rava travivaĵo: unuiĝo kun Dio, kiu travivaĵo ja estas rezultato de la amo. – Kiam ni amas nian proksimulon per amo tiom abunda, ke ĝi ĉirkaŭas lin per feliĉego ne nur dum lia ĉeesto, sed ankaŭ dum li estas for de ni, tio estas: ne nur kiam li simpatias, sed ankaŭ kiam li kontraŭas al ni, – tiam nia menso fariĝas kiel la brilo de la suno, kiu lumas al ĉiuj vivantaj estaĵoj, sendepende de ilia mentala strukturo kaj de la aspekto de ilia korpo. En nia agado aperas sunbrilo. La nigra sendetala nokto malaperas de nia vojo. Kiel la suno ni estas okupataj per diversspeca lumigo. Ie nia altintelekto, kiel milda ora somermateno, forlumas la noktonigron en la animo de nia proksimulo; ie la kulmino de nia lumforto kreas super lia mentala kontinento brilantan someran tagmezon; kaj aliloke la lumo de nia amo orumas la malluman nokton en lia konscio kaj formas el ĝi helan sonĝon de somermeza nokto, ĉarman mondon koloritan per karesoj aŭ sferon saturitan de feliĉego. Tiel ni estas la granda lumfonto meze de la nokto. Kaj esti la granda lumfonto meze de la nokto signifas: unuiĝi kun Dio. Kaj tiel unuiĝinte kun Dio ni iras super la kontinentojn de la nokto, kreante ĉie feliĉegan. Ni fariĝis regantoj de la tago kaj la nokto. Ni estas levitaj alte super tempon kaj spacon. Nia vizaĝo estas la eterno, la senfineco kaj la ĉiopotenca.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.