Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
12-a Ĉapitro
La parolo de Dio per la mirinda sorĉaĵo de hela somera nokto) tradukita en terhoman lingvon.
Ankaŭ en la fantazimondo de la somera nokto, kiun la stelo de la tago, per sia ĉiela lumo de trans la alia parto de la globo, elserĉas el la nokta mallumo sur niaj (nordaj) latitudoj, ni aŭdas la eternan voĉon de supre. La ĉiopotenca Dio sendas sian mildan bonan-noktan-saluton en formo de la hela somera nokto, en formo de tiu fabela lando, kiu estas kolorita per karesoj, kaj kies atmosfero estas kunfandiĝo de la animoj profunde dezirantaj unu la alian en pura arda amkuniĝo.
      El la ora vesperĉielo malantaŭ la siluet-sorĉaĵoj, tra la mirindaj flustroj de la nokto, ravante kaj saturante ĉion sur sia vojo per feliĉego, la Dia revelacio vibras jenan subliman saluton al la surtera homo:
      "Kiel mi en la vesto de la somervespera suno devas forlasi viajn regionojn kaj sferojn por krei luman tagon super aliaj kontinentoj kaj maroj) super aliaj estuloj kaj objektoj, tiel same ankaŭ vi devas foriri de vza nuna uiuregiono, viaj familio kaj amikoj por ĵeti vian lumon sur aliajn sferojn, estulojn kaj objektojn. Kiel mi per mia ĉiela lumo orumis mian foriron de vi per brilo tiom supertera, ke nia adiaŭo unu al la alia fariĝis ne horo de malĝojo, sed paradiza momento, kiu transformis la ombrojn de la nokto en lumantan fantazilandon dekoritan per la plej sublimaj karesoj de la amo, kaj kiel mi tiamaniere, per la ĉarmaj somernoktaj fenomenoj surfone de la ora ĉielo, transformis mian foreston en klaran pruvon pri mia eĉ kulmina proksimeco ĉe vi, tiel same ankaŭ vi devas fari vian foriron kaj vian foreston lumantaj. Via agmaniero devas esti sunbrilo de amo tiom forta, ke ĝi ne povas eviti orumi ĉiun adiaŭon al via proksimulo kiel ankaŭ vian foriron al transaj regionoj, tiel ke la malhela nokto de la foresto gloriĝu en via lumo. La sunbrilo de via amo devas lumi tiom forte, ke ĝi el la transa regiono povas fari la foreston ora ĉielo, sur kiu la rememoroj de viaj postvivantoj pri vi fariĝos tia inspira silueta sorĉajo de vivantaj karesoj, tia fantaziregno de [eliĉego, kiajn mi revelaciis al vi en la hela ĉarma somera nokto. Tiamaniere, meze en la kulmino de la disiĝo, pruvas ankaŭ vi vian proksimecon kaj fariĝas mia vera bildo, revelaciante mian vizaĝon tie, kie viaj fizikaj restaĵoj, viaj mortintaj organoj kaj senvivaj okuloj, alie signus nur malluman nokton de sopiro, malĝojo kaj senespero por viaj amikoj. Kaj post tia unuiĝo kun mi via vojo antaŭen kondukos al la plej altaj regionoj de la feliĉo. Profunde sub ni kuŝos tempo kaj spaco, sed ni, vi kaj mi, estas la eterno, la senfineco kaj la ĉiopotenco."
      Parolon tiom diecan, patroamon tiom grandiozan, kaj promesojn tiom gravegajn por la tera homo la ĉiopotenca Dio metis en la ravajn sorĉaĵojn de la hela somera nokto. Neniam sonĝo aŭ fabelo, neniam rakonto aŭ parolo havis pli grandiozan aŭ pli diecan enhavon. De sia malproksima loko trans la tera globo la stelo de la tago ĵetas sian ĉielan lumon en la malhelan noktoĉielon de niaj latitudoj kaj faras ĝin scenejo por la parolo de Dio al Lia propra filo, parolo kiu ne sole esprimas kulminan patroamon, sed ankaŭ en plej alta grado manifestas la saĝecon de Dio, kaj eĉ fariĝas sankta inaŭguro de la diofilo por la ĉion superanta feliĉego, kiun la Dia patro konservis disponebla por sia amata filo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.