Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
11-a Ĉapitro
En la bildolibro de Dio la somera nokto ilustras, kiel homa vivo vespero devas formiĝi.
Sed ni daŭrigu nian rigardon en la bildolibro de Dio. La somera tago ankoraŭ ne finiĝis. Al ni restas ankoraŭ rigardi mirindan parton, nome la renkonton inter la tago kaj la venonta nokto, la renkonton de la lumo kun la mallumo. Pasinte la zeniton la tago nun pli kaj pli preterpasas nm por fine malaperi malantaŭ la okcidenta horizonto. Kaj tio, la renkonto de la varma somera tago kun la nokto, estas unu el la plej belaj kaj ĉarmaj travivaĵoj, kiujn oni povas sperti en la fizika plano; ĝi estas brila analogio al la bela mateno kaj la ĉarma tagmeza horo, kiujn ni jam priskribis. Ĝi estas nenio malpli ol la Dia sciigo, kiel la vivovespero de vivanta estaĵo devas okazi, kaj kiel la transiro de lia spirito en aliajn zonojn, aliajn sferojn aŭ ĉiel regionojn devas simili la malaperantan sunon, kies postsigno – en formo de hela kaj ĉarma somera nokto – estas koncentriĝo de paco, harmonio kaj bonfarto. Ou pli bela atmosfero povas superbrili la renkonton de la tago kun la nokto, la renkonton inter vivo kaj morto?
      Kion ni do konstatas en la somera nokto? Ni iru eksteren por aŭskulti kaj rigardi.
      Sonoj de malproksima preĝeja sonorilo sciigas al ni, ke la tago finiĝas. La vivo en laborejoj, kampoj kaj herbejoj ĉesis. La horo de libero estas veninta. La junularo serĉas siajn proprajn ĝojojn. La maljunuloj sidas antaŭ siaj domoj ĝuante la pacon de la vespero kaj rememoras pri la samaj ĝojoj. La stelo de la tago proksimiĝas al la rando de la horizonto. Longaj ombroj etendas sin. Ili estas la pioniroj de la nokto. El valoj, marĉoj kaj herbejoj ili venas malrapide por unuiĝi unu kun la aliaj kaj tute ekposedi la terenojn. Poste la "marĉo-virino" diligente laboras, ĉar la blankaj nebuloj, kiuj formas la kulisojn en la scenejo de la feoreĝo aŭ en aliaj "someronoktaj sonĝoj", devas esti pretaj.
      Ni rigardu okcidenten. La suno malaperis de nia meridiano. Ĝi brilas nun super la Adanta Oceano, radias sian tagmezan lumon sur la kontinentojn de Ameriko kaj envolvas la loĝantojn de Hawaii kaj Honolulo per sia oramatena lumo. Estas la radianta tago de ĉi tiuj malproksimaj regionoj, kiu faras nian someronokton lumanta. La stelo de la tago ne tute forlasis nin, kvankam ĝi iris sub la horizonton. De la alia parto de la terglobo ĝiaj radioj penetras en la ombron de la tero kaj transformas la nokton – alie tiom malhelan – al lumanta miraklo, al aranĝo de siluetsorĉaĵoj antaŭ ora fono, al mistera flustrado inter branĉoj, folioj kaj floroj, al travivaĵo de balzamaj odoroj el floroj kaj kreskaĵoj nevidataj, al inspiro por la plej profunda dezirego de du geamantoj, al revelacio de la proksimo de Dio en la duonlumo de la nokto. – Vere, la ĉiela lumo povas kolori ankaŭ la nokton aŭ la mallumon. La hela somera nokto ne estas negrava bildo pri la ĉiopotenca kaj grandeco de Dio. Ĝi estas klara instruo, kiel adiaŭo inter du estuloj devas okazi por esti en plej alta kontakto kun la perfekteco, kun la leĝoj de la intelekto aŭ la amo. Kiel la postsigno de la suno transformas malhelan nokton en lumantan sonĝofantazion, en mirindan am-inspiran medion, kaj eĉ en bildon de la Paradizo meze en la regiono de la mallumo, – tiel same ankaŭ adiaŭo de foriranto al la postlasataj amikoj devas okazi en amatmosfero tiom luma, ke ĝi faras la konscimallumon de la postlasitoj lumanta somera nokto. Ĉi tio validas precipe ĉe la granda vojaĝo al la transa ekzistado, kiam nia spirito devos brili en aliaj regionoj kaj sferoj, dum nia vintromalluma noktoflanko, en formo de mortinta korpo kun senvivaj okuloj, estas la sola, kio sur la fizika plano estas videbla al niaj amikoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.