Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
10-a Ĉapitro
La parolo de Dio per somera tagmeza horo, tradukita en terhoman lingvon.
La parolon de Dio al la surtera homo per sunhela tagmeza horo de ĉarma somera tago, transformitan en la lingvon de la homoj, oni do povas esprimi jene:
      "Kiel mi, dum la tagmeza horo de sunhela somera tago, iras super la mondon, kaj sur mia vojo orumas kontinentojn kaj marojn, ĵetas mian superteran lumon profunde en kavernojn kaj abismojn, kaj per la brilanta radiaŭreolo de mia spirito, per ĝiaj lumo kaj varmo superbrilas ĉion kaj ĉiujn, por ke la vivantaj estaĵoj sur mia vojo ne sentu la malvarmon de la vintro aŭ la mallumon de la nokto, sed trankvile ripozu en mia ĉiela brakumo, – tiel same ankaŭ via spirito devas esti brilanta abundo de lumo, kiu superbrilas la kontinentojn kaj marojn de via proksimulo kaj profunde enpenetras liajn mallumajn kavernojn kaj abismojn. Kiel dum la tagmeza horo mia brilanta lumo ondigis kaj vibrigis la varmon de mia koro super la teron, super ĉiujn estaĵojn, tiel ankaŭ via brilo devas esti revelacio de intima koruarmo, kiu povas fandi mentalajn glaciregionojn, aperigi printempon, kaj igi sunhelan someran tagon vibri kaj ondi super la konsciierenojti de via proksimulo. Nur estante brilanta tagmeza suno de ĉi tiuj terenoj, vi estas mia fajro, mia spirito kaj mia amo; kaj nur tiam vi povas vidi mian vizaĝon en via propra bildo:"
      La tagmeza horo de perfekta somera tago do estas la plej alta fizika esprimo de Dio montranta kia la matureco de estulo aspektas en sia kulmina perfekteco. Estulo estanta en sia matureco ja trapasis la infanan kaj junulan lernotempojn kaj posedas nun la spertojn tiam gajnitajn. Estas tiuj spertoj, kiuj kaŭzas, ke la estulo en sia matura stato ne plu tiom inklinas al tute materia lernado, kiom li pretas por instruado al aliaj homoj. Ĉe la komenco de la matureco la estulo havas aĝon, en kiu li normale ne plu bezonas la instruon aŭ gvidon de liaj gepatroj, sed li mem fariĝis estulo havanta infanojn, kiuj bezonas instruon kaj helpon. Matureco do kongruas kun la zenito en la estula vivo. Ĝi estas la floro en sia plena elvolviĝo. En sia plej alta au perfekta apero ĉi tiu elvolviĝo estas intelekto, tio estas: amo al ĉiuj kaj ĉio. La maturulo devas per ĉi tiu amo prilumi la vojon de la junularo kaj protekti la maljunulojn. Li devas esti la brilanta modelo, kiun la infano kun ĝojo sopiras imiti, kaj en kies proksimo aliuloj fieras kaj ĝojas esti. Nur tiamaniere la estulo povas fariĝi tagmeza suno por siaj ĉirkaŭantoj. Kaj dum la homaro ne komprenas ĉi tion, ĝi restas sen vera kulturo; super ĝiaj agoj furiozas mallumaj blovegoj de malamo kaj milito, kaj sangelverŝadoj, invalideco kaj ruinaroj makulas ĝiajn postsignojn.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.