Stjernesymbol i menu


Kursoj kaj prelegoj
 

 

 

Legu aŭ elŝutu la anglan kursoinformilon de la Martinus-Centro

 

Kiel interesato pri la mondbildo de Martinus oni havas multajn eblojn plidetaligi sian scion kaj komprenon pri liaj analizoj partoprenante kursojn aŭ aŭskultante prelegojn.

Ĉiu-somere la Martinus-Instituto ofertas internacian kursoprogramon en Danio kun prelegoj, simbolklarigoj kaj studgrupoj.

La kursoj okazas en la Martinus-Centro en la dana urbeto Klint, kiu situas ĉe la maro en naturbela kaj trankvila regiono proksime de la urbo Nykøbing Sjælland ĉ. 110 km nordokcidente de Kopenhago. Vidu prezenton de la centro ĉi tie.

La instruado de la instituto baziĝas rekte sur la vivkoncepto kaj la mondbildo, kiu evidentiĝas el la verko de Martinus. Partoprenante la instruadon oni ekhavas eblon renkonti aliajn interesatojn en tiu inspira kaj ama etoso, kiu karaterizas la novan humanan mondkulturon.

La internaciaj kursoj okazas dum la du lastaj semajnoj de la sezono, t.e. kutime dum la fino de julio kaj la komenco de aŭgusto. Ĉiu-jare estas kursoj en la dana, sveda, angla kaj germana. Kiam estas bazo por tio, oni ofertas kursojn ankaŭ en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

Jen informoj kaj prezoj pri la kurso en Esperanto somere 2018. Eblas fari peton pri malpli altaj prezoj. Volonte skribu al esperanto@martinus.dk por pli da informoj pri tio.

Se vi scipovas legi en la angla, vidu la detalan priskribon de la anglaj prelegoj kaj kursoj. Vi ankaŭ povas elŝuti la tutan anglan kursoprograminformilon (20 paĝoj).

En la prelegejo de la centro troviĝas ekipaĵo por simultana interpretado kaj televolvaĵo. Dum la internaciaj semajnoj estas interpretado al la dana, sveda, angla, germana, nerderlanda kaj - kiam estas bazo por tio - ankaŭ al Esperanto kaj aliaj lingvoj.

 

 

.