Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/9 side 69
<<  7:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
VII.
La akceptemo de la homaro rilate al la nova mondimpulso.
I.
Dum mi en la antaŭaj artikoloj montris, ke la tuta surtere vivanta homaro nuntempe travivas la eliradon tra la mondo de granda nova mondimpulso de "La dia kread-principo", kiu konkludas en kreado de komune religia kaj materia bazo por la tuta homaro – mi en sekvantaj artikoloj penados klarigi, kiamaniere ĉi-tiu impulso estos akceptata. Kiel enkonduko de ĉi-tiu analizo mi permesas al mi citadon el la "Libro de la Vivo" § 120 kaj 121:
"Oni ja devus supozi, ke ĉiuj surtere vivantaj homoj kun entuziasmego kaj elkore akceptus tian novan dian impulson, tian impresegan kaj eksterordinaran helpon, tian ampleksan kaj inspirantan forton de pli altaj mondoj. – Sed ne, tute ne estas tiel. La afero nome estas, ke la akceptemo de individuo antaŭ pli altaj fortoj, – kiuj en ĉi-tiu okazo estas ĝia akceptemo de nova kulturo – ne estas io, pri kio ĝi povas decidi per sia volo tiel, kiel ĝi ekz. per ĉi-tiu povas decidi, ĉu ĝi volas stari aŭ sidi, ĉu ĝi volas krii aŭ mallaŭte paroli, ĉu ĝi volas malfermi aŭ fermi siajn okulojn k. t. p. La ĉefa afero pri la akceptemo de la surtere vivanta homaro rilate al nova spirita bazo, tiel ne estas ĝia volo, sed kontraŭe la spirita, malantaŭ ĝia volo ekzistanta spirita kvalito, kiu denove estas reprezentata de la gvidantaj animfortoj en ĝia konscio. Ĉi-tiuj fortoj estas el plej diversa naturo ĉe la individuoj, dum ili koncerne al ĉiu individuo prezentas rezulton el ĝiaj opaj spertoj aŭ travivaĵoj, ĝiaj jam ekzistantaj talentoj, kutimoj kaj emoj, kaj ĉi-tiuj estas ĝuste diversaj ĉe ĉiu individuo. Ĉi-tiuj fortoj tiel fariĝos la veraj volo-gvidantoj por la individuo kaj decidigas ĝian volon por aŭ kontraŭ la nova spirita kulturo.
121. Ĉar la surtere vivantaj homoj tre grandparte ĝuste kredas, ke la tenado de iliaj kunuloj antaŭ spiritaj problemoj nur estas demandoj pri volo kaj tial ne suspektas, ke tiel ĝi efektive, kiel ni montris, prezentas demandon pri evoluo aŭ talento, ili tre ofte erare juĝas unu la alian pro iliaj opinioj pri la vivo kaj perceptoj pri la estado. Tiaj homoj nome ĉiam agnoskas la miskomprenon, ke ilia speciala kredo kaj idealoj estas la absolutaj sole seneraraj "ŝlosiloj al la paradizo" kaj sentas sin dank'al tio indignitaj antaŭ kunuloj, kies naturo, spertoj kaj talentoj absolute ebligas, ke ili estas aŭ tiel progresintaj aŭ tiel malprogresintaj rilate al evoluo de la diritaj estuloj, ke ili absolute ne povas agnoski iliajn doktrinojn kap perceptojn pri la vivo kaj tial estas devigataj havi tute alian vivpercepton".
(daurgiota.)
Trad.: M. Noll.
  >>