Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/8 side 62
<<  6:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
VI.
La nova mondimpulso.
Dum la efikoj de tiu mondimpulso, kiu estas bazo por la tri grandaj mondreligioj hodiaŭ senvualiĝis por la sufiĉe evoluita esploranto, tio ne estas la kazo rilate al la nova mondimpulso. Ĉi-tiu impulso estas ankoraŭ naskiĝonta, sed ĝiaj vibradoj jam estas tiel fortaj, ke eĉ la plej multaj homoj en si sentas, ke nova tempo alproksimiĝas. Ĉar la plej ekstremaj efikoj de ĉi-tiu impulso kondiĉigas, ke la tuta sur la tero vivanta homaro sub ĝia influo kunfandiĝos al kaj fizika kaj spirita unueco, tial jam nun estus eble montri la unuajn efikojn en ĉi-tiu direkto, kaj tio ja ankaŭ okazas.
Ĉien, kien ni turnas nin, ni atestas, ke ĉiuj ĝisunaj perceptoj estas denove revizataj. Se oni ekzemple elektos la religian vivon, ni ĉi-tie atestas, ke ĉie ĝi troviĝas en kriza periodo, kie pretendo staras kontraŭ pretendo, kaj tiamaniere ankaŭ la maturiĝanta junularo demonstracias sian propran malfortecon kaj mankon de logiko. Ĉi-tiu batalo, kiu en sia plej profunda analizo nur esprimas la mort-batalon de la antikviĝintaj dogmoj, ĉie postlasas siajn signojn sub formo de senhomiĝo de la temploj kaj preĝejoj de l'antaŭa religia kulto sen ia rilato al la malkreskanta religia sento pro la senhomiĝo. Ke ni en la kadroj de pentro-arto, muziko, arkitekturo k. c. vidas la saman lukton nur plie konstatas, ke novaj kaj senlime potencaj kread-fortoj estas aperantaj.
Plej forte estas tamen la lukto en la ekonomia kaj socia vivo. Ĉi-tie la nova mondimpulso kaŭzis koncentrigon de la fortoj, kiu necese estis kondukanta al la terura finbatalo, kiun ni ĝuste en nia tempo travivas. Senskrupula potenc-avido, kies radikojn oni povas trovi profunden en la substadia besta regno, batalas ĉi-tie lastan kaj en si mem mortportantan batalon kontraŭ la tra la nova mondimpulso stimulitaj sopiroj pri senmilita, humaneca kaj justecplena administracio de ĉiuj fizikaj kaj spiritaj valoraĵoj. La venenigaj flamoj de la netoleremo penadas por la lasta fojo disrompi la vivdonantajn principojn de la toleremo kaj amo al la proksimulo. Ke la rezultato de ĉi-tiu giganta batalo fariĝos la fina venko de la lumo jam delonge fariĝis fakto por tiu, kiu dank' al la kosmaj analizoj de Martinus ekvidis la mondplanon. Ĉi-tiu venko, kiu plenumigos la pratempajn profetiojn de la biblio pri "la tago de'l juĝo" estas la unua evidenta efiko de la enpenetrado de'l nova mondimpulso en la pensosferon de la surtera homaro, pro kio ĉi-tiu katastrofo, kiu nun komencas superondigi la homojn, ankaŭ plej bone estas esprimata kiel la neeviteblajn naskiĝ-veojn de la vera homara regno.
Trad.: M. Noll.
  >>