Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/7 side 55
<<  5:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
V.
La Religieco de la Estonteco.
Dum la religiaj idealoj de la estinteco hodiaŭ sub formo de aŭtomata funkcio sin montras en la vivmaniero de preskaŭ ĉiu homo, tamen estas alia afero, kiam temas pri la idealoj, sur kiuj la morala vivo de la estonteco bazos. Dum la idealoj de la estinteco kun ilia senpera rilato al la leĝo de la besta regno: potenco antaŭ rajto, tute simple enradikiĝis en la konscia vivo de ĉiu aparta homo, tute ekster la funkcio de la inteligento, nur firme ligita al la nedifinita sento, neniu el la idealoj de la estonteco realiĝos ekster la pensado, la analizo. Esenca diferenco el nemezurebla amplekso tiamaniere aperas. La religia vivo de l'estinteco – de la fetiĉa adorado ĝis la multspecaj formoj de la kristanismo, mohametanismo kaj budhhismo – ne estas esprimebla en pensobildoj, kies logiko estas senpere komprenebla. La nebuloj de la sento kovras ĉion. Malantaŭ ĉiuj oni sentas la ekziston de grandegaj veroj, sed oni ne vidas ilin en la hela lumo de la tagkonscio. Egale de kiu flanko oni penadas proksimiĝi al ili, oni renkontas ĉe ĉiuj la postulon: vi devas kredi! "La vojoj de la Sinjoro estas neesploreblaj", diras la keruboj, "ŝtonoj anstataŭ pano", ĝemas tiu animo, en kies konscio la malsatanta inteligent-korpo sopiras je kompreno.
La religia vivo de la estonteco ne povas bazi en nedifinitaj, nebulaj penso-bildoj. Same kiel la progresanta homo en la tiel nomata materia vivo renkontas klarajn logikajn respondojn al logikaj demandoj, tiel ankaŭ en tiu medio, kiun oni nomas la spiritan ĝi devas havi saman eblecon ricevi logikan percepton. "Vi amu vian proksimulon tiel, kiel vi amas vin mem", devas fariĝi scienco, aŭ ĉi-tiu ordono restos utopio.
Ĉu ĉi-tiu ordono do povos fariĝi scienco? Absolute jes! Dum la pure materiaj medioj iom post iom estas traesploritaj kaj precizigitaj, la mensa mondo kiu estas la mondo de la sur tero vivanta homo, ankoraŭ ripozas en neesplorita, netuŝita stato. Sed sen esplorado neniu scio, kaj sen scio neniu vera amo. Nur tion, kion oni konas ĝisfunde, oni povas ami. Kaj neniu percepto atingis ĉi-tiun celon, antaŭ ĝi mense fariĝis evidenta, ke "Ĉio estas tre bona". Sed la absoluta ekzistrajto de ĉio nur evidentiĝas al tiu, kies spirita sopiro atingis tiun staton, ke ĝi inspirita de interna nekontraŭstarebla forto sentas la devon serĉi la absolutan veron.
Atenginte ĉi-tiun stadion la vivanta estulo renkontos la kosmajn analizojn, kies apero en klaraj logikaj sinsekvaj penso-vicoj, bazitaj ne sur kredo, sed sur absoluta scio, permesas al ĝi proksimiĝi al ŝtupo de la dieco mem, de kie ĝi ĵetas rigardon super la mondon, kies laŭleĝeco estas tiel giganta, ke eĉ ne "pasero falas teren, se ne estas la volo de Dio, kiu plenumiĝas!"
Trad. M. Noll.
  >>