Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/3 side 23
1:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus. I.
La travivaĵo.
Ĉar la spirita travivaĵo aŭ inaŭguracio, kiu estas la bazo de la tuta aperado de Martinus, estas tiel malofta kaj unika, ke ĝi nur havas similaĵojn en la historiaj raportaĵoj, mi ĉi-tie provas doni mallongan priskribon de ĝi. En la printempo 1921, kiam Martinus estis ĉ. 30-jara, li estis en sia spirita evoluo atinginta krizan punkton. Profunde en lia menso novaj fortoj komencis moviĝi kaj stranga nekontenteco pri si mem pli kaj pli kaptis lin. Sen emo al edzeco kaj kreado de hejmo lia menso pleniĝis pri ĉiam kreskanta sopiro al tio, esti io por aliaj homoj, kaj neklaraj imagoj pri preparado por esti misiisto ĉe nekulturitaj gentoj okupis liajn pensojn. En sia celado al kompreno li iun tagon pruntis malgrandan teozofan libron de amiko. Dum la legado de ĝi liaj okuloj estis kaptataj de linio, en kiu staris, ke kiam oni serioze deziras koncentrigi siajn pensojn pri Dio, oni devas sidiĝi sur seĝon, eventuale kovri la okulojn per vualo kaj koncentrigi ĉiujn siajn pensojn al la Plejpotenculo. Li sentis inklinon provi ĉi-tiun konsilon, kaj tiamaniere aperis la okazintaĵo, kiu en la daŭro de malmultaj tagnoktoj metamorfozis la junan viron de Vendsyssel (nord-judlando) de nekonata, silentema kaj aminda homo al portanto de la plej granda misio, kiu povas esti metata sur homajn ŝultrojn.
Li nur estis sidanta mallonge, kiam lia tuta persono subite estis envolvata en blindige blankan lumon; post tio aperis la unua kosma travivaĵo, kiu metamorfozis lian konscion tiel plene, ke nur la esprimo "nova naskiĝo" klarigas tion, kio okazis.
De la stato esti homo, kiu nur estis konscia en la ekstera mondo, kiun ni ĉiuj konas, Martinus vekiĝis al stato de konscio, en kiu ĉiuj antaŭaj limoj cedis al klarvidado, kiu permesis al li travidi la tutan spiritan flankon de l' evoluo de la vivanta estaĵo tiel facile, kiel li antaŭe povis observi la nuran fizikan flankon. Kien ajn li rigardis en la mallumon, fariĝis lumo. Ĉie kaj en ĉio la kreitaĵoj senvualigis al li la ekziston de amega Dio. Malantaŭ ĉio la amo aperis, kaj en liaj sango kaj nervoj, en ĉio, kio estis li, estis fariĝinta fakto, ke lia vivo nun estas inaŭgurita al tio sola: pere de siaj novaj kapabloj demonstracii al ĉiu, kiu havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi, la ekziston de Dio, kies ĉirkaŭpreno li de la unua momento de sia kosma revekiĝo ĉiame sentis kaj sentas. Pri ĉi-tiu misio la kreado de vere matematika mondanalizo, absolute neskuebla, spirita scienco, studebla por ĉiu objektive akceptebla kaj senantaŭjuĝa esploranto, temas ĉiuj miaj sekvantaj artikoloj, samtempe kiam mi esperas, ke ilia enhavo atingos ĝuste al tiuj, kiuj dank' al spirita matureco kaj vera sopiro al agnosko de la vero bezonas iliajn sciigojn.
Trad. M. Noll.
  >>