Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/2 side 15
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
Mallonga biografio.
Ĉar la studo de la mondpercepto de Martinus nepre kondukas al la penso, ke oni ĉi-tie staras antaŭ kreado, kiu tiagrade estas originala, ke ĝi estas sen egalo, tiam priskribo de ĝi estos nesufiĉa sen lia biografio.
Martinus naskiĝis nokte la 11 de Aŭgusto 1890 ĉe la malgranda nordjutlanda urbo Sindal. Ĉar lia patrino estis needziniĝinta, li tuj de la naskiĝo estis sendata al la frato de sia patrino kaj ties edzino. Ĉi-tiuj du homoj, kiuj estis malriĉaj kampar-laboristoj, jam havis plurajn infanojn, sed tio tamen en neniu maniero malhelpis ilin doni al la malgranda Martinus senzorgan kaj feliĉan infanecon. Kun sia propra patrino li apenaŭ konatiĝis, ĉar ŝi jam mortis, kiam li estis infano. Laŭlibran edukadon ne posedis liaj gezorgantoj. La patra zorganto povis nek legi, nek skribi, lia zorgantino tamen pene kapablis trasilabi gazeton. Dekdujara Martinus gajnis sian panon kiel brutar-gardisto, kaj post sia konfirmacio li provis diversajn okupadojn, ĝis li kiel duonmatura junulo komencis kiel lernanto en laktejo. Ĉe ĉi-tiu fako li restis kun mallongaj interrompoj, ĝis li en la printempo 1921 travivis la spiritan procedon, kies rezultatoj en tiel alta grado estas fakto hodiaŭ en formo de "La Libro de la Vivo I". Ĉi-tiu procedo, kiun li en sia verko donis la nomon "La granda naskiĝo" kaŭzis vekiĝon de spiritaj kapabloj kaj ecoj, kiuj ĝis tiam dormetis latente en lia konscio, kaj en la daŭro de mallonga tempo ŝanĝis lian fizikan cerbon tiel, ke li pere de ĝi nun kapablis interrilati kun la spirita mondo, je kiu li partoprenigas nin per sia laboro. Dank'al amindaj komprenemaj amikoj sukcesis al li iom post iom liberigi sin de la fizika laboro, tiel ke li en la daŭro de malmultaj jaroj tute povis dediĉi sin al la kreado de "La Libro de la Vivo", kies unua volumo aperis en Julio 1932, kaj kies dua volumo ĝuste nun komencis aperi en lia gazeto "Kosmos". La unua numero de ĉi-tiu gazeto aperis en Aprilo 1933 kiel rekta rezultato de la eldono de l' unua volumo de "La Libro de la Vivo", pro tio ke rapide ekaperis ĉirkaŭ ĉi-tiu verko studronda laboro, konstante kreskanta, tiel ke ĝi hodiaŭ etendiĝis al la plej grandaj urboj de Danlando.
En 1934 komenciĝis la kreado de "Feria Kolonio de Kosmos", kiu kun sia ampleksa areo kaj siaj multaj domoj, parolad-salonego ktp. estas ŝatata kunvenejo en la hela somera tempo por la multaj amikoj de lia afero. La kolonio, kiu situas ĉe Nykøbing S. apud la bela golfo ĉe Nyrup estas en fizika materio malofta pruvo pri la volo al praktika amo, kiu estas la celo de la laboro de ĉi-tiu viro, kaj estas lia forta deziro, ke ĝi en la venontaj jaroj fariĝu renkontejo por ĉiam kreskanta aro de spirite kaj tolereme pensantaj homoj de ĉiuj landoj, tiel ke ĉiu gasto de ĉi-tie kunportu kun si kelkajn memorojn pri kunestado kun amaj kaj universale pensantaj homoj.
trad: M. Noll.