Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/49 side 7
<<  49:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Dum la tuta somero mi ne trovis tempon por labori pri mia tradukado de "la Libro pri la Vivo". Unue pro tio, ke mi somerferiis kaj poste pro nia translokiĝo, kiu kompreneble kaŭzis grandan laboron kaj konfuzon. Sed antaŭ kelkaj tagoj estis eble por mi rekomenci mian laboron. Mi prenis mian maŝinon, miajn paperojn kaj librojn, kaj mi komencis tralegi tion, kion mi devis traduki. Sed dum la legado mi estis trapenetrata de sento de granda feliĉo kaj ĝojo pro tio, ke la providenco permesis al mi havi tian laboron. Mi sentis min prufunde dankema, ke mi renkontis la fonton de vero kaj vivo, kaj mi pensis pri ĉiuj partoprenantoj de niaj studrondoj. Vintron post vintro ili revenas al la studrondoj. Ni apenaŭ finis la someran laboron, kiam ili komencas telefoni al ni por demandi pri la komenco de la prelegoj. Mi komprenas, ke ankaŭ ili spertis tiun ĝojon, tiun feliĉo pro la renkonto de la laboro de Martinus. Lia scio fariĝis por ni la akvo de la vivo, sen kiu ni ne povas vivi.
Estas granda feliĉo renkonti la akvon de la vivo. Sed estas pli granda feliĉo poste helpi aliaj homoj trovi tiun akvon. Mi certe scias ke vi, kiuj dum ĉi tiuj jaroj lernis Esperanton, eĉ se vi ne povis uzi ĝin praktike, iam havos grandan eblecon sperti tiun ĝojon. La landlimoj ne ĉiam restas fermitaj. Iam venos la tempo, kiam vi povas porti la akvon al homoj en aliaj landoj.
Kun koraj salutoj
via Th. Hammarlund.
H.   Ĉu vi aŭdis pri la terura afero, kiu okazos?
P.   Om jeg har hørt det frygtelige, der skal ske? Nhæ?
H.   Oni intencas forigi nin de la letero!
P.   Hvad siger du, skal vi bort fra Brevet? Kial do?
H.   Hvorfor, hvorfor? ili faros leteron tute Esperantan.
P.   Vil de lave et Brev helt paa Esperanto? Det var da storartet!
H.   Bonega? Kial tio ŝajnas al vi bonega?
P.   Jeg synes naturligvis det er storartet, fordi. saa kan vi blive Abonnenter. Hvad koster det?
H.   Kvindek oeroj por ĉiu letero.
P.   Kun 50 Øre! Kom lad os gaa ud at tegne Abonnenter paa det!
  >>