Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/46 side 7
<<  46:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Iam mi legis pri kuracisto, kiu diris: "Kiom ajn da fojoj mi ĉe-estas naskiĝon, tio ĉiam ŝajnas al mi miraklo". Kaj li pravas. Mirinda miraklo estas, ke malgranda ĉelo povas organize kreski por fine eniri la mondon kiel vivanta infaneto.
Sed ankaŭ la morto ŝajnas esti miraklo. Kiom ajn da fojoj oni spertis la morton, tiom da fojoj oni miras, ke tio, kio ĵus estis vivanta homo, nun estas nur senviva korpo. Atente oni rigardas: Ĉu ne li spiras ankoraŭfoje? Li ja aspektas kiel dormanto. Ĉu li ne ankoraŭfoje vekiĝas? Sed ne, tion li ne faras, ĉar la reganto forlasis la korpon, kaj tio, kion ni vidas, estas nur forĵetita ilo.
Dum jarcentoj la homoj demandis: De kie ni venas, kien ni iras? Feliĉaj estas ni, kiuj rlcevis la respondon. Ne senespere – nur feliĉe – ni miras pri la miraklo, ĉar ni scias, ke la senmorta spirito, nun transiras pli lumajn zonojn, ĝis iam li denove revenas en la mondon, kaj kun ploreto rakontas al ni, ke li nun estas preta rekomenci la laboron ĉi-tie.
Kun koraj salutoj
via Th. Hammarlund
Hansen: Bonan tagon. Kiel vi fartas? Vi aspektas malĝoje.
Petersen: Ja, hvorfor skulde jeg være glad, – Skomagerne holder Ferie!
H:   Ĉu la ŝuistoj ferias? Jes, sed tion vi ja sciis antaŭe.
P:   Ja, jeg vidste det i Forvejen, men jeg glemte det. Og Fotograferne
H:   Jes, la fotografoj ankaŭ ferias. Ĉu vi deziras esti fotografata nun?
P:   Om jeg ønsker at blive fotograferet? Jeg skal jo ha' Identifikationskort! Og Cigarhandleren – –
H:   Jes, la cigarvendisto ankaŭ ferias. Nun mi komprenas, ke vi estas malĝoja.
P:   Ja det er bedrøveligt.
  >>