Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/42 side 7
<<  42:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Kiam mi hieraŭ vespere fakte devis skribi ĉi-tiun leteron, tiam la vetero estis tiel varma kaj bela, ke mi tute ne povis resti endome, kaj ĉar oni ĉiam facile trovas ekskuzo por siaj agoj, mi pensis: Eble se mi iras promenadon en la bela vetero, mi survoje ekhavas bonan ideon por mia letero. Do, mi foriris.
Kontente mi promenadas laŭ la malgrandaj vojoj. Ĉie en la ĝardenoj la siringoj, citizoj kaj kratagoj kaj kaŝtanoj estas plenaj da floroj. Post la tri severaj vintroj la arbetoj preskaŭ ne povis flori, vidante ilin nun oni preskaŭ sentas, ke ili nun portas ĉiujn florojn, kiujn ili antaŭe ne povis porti.
Nun mi renkontas tri junuloj. Ili interparolas laŭte kun multaj gestoj, por ke ĉiuj povu aŭdi kaj vidi kiel saĝaj ili estas, kaj ĝuste tial oni povas vidi, ke ili estas nur nesciantaj infanoj. Ĉar nur la nesciantulo povas kredi, ke li scias ĉion. La pli saga homo bone scias, ke li nur estas malgranda ero de la senlima universo, ke li malgraŭ sia laboro nur venis mallongan distancon de la vojo al plena kompreno pri la universo kaj Dio.
Iomete laca mi sidiĝas sur benko antaŭ kelkaj "Koloni-ĝardenoj". Ili ĉiuj estas bele ordigitaj. En la ĝardeno ĝuste antaŭ mi du geedzoj finis la laboron, kaj ili nun estas pretaj por la hejmen-irado, sed ili ne foriras, daŭre ili trovas ion admirindan aŭ farendan en la ĝardeno. Miaj pensoj iras al alia ĝardeno, kiun mi vidis antaŭe dum mia promenade - grandega, bela ĝardeno, kie kelkaj homoj sidis sub granda parasole - ĉu tiuj homoj same bone konas ĉiun angulon en la ĝardeno? Ĉu ili konas kaj amas ĉiun floron kaj kreskajon? Eble - sed mi ne scias.
Dum la hejmen-irado mi subite memoras pri la letero kaj la ideo, kiun mi devus serĉi. Sed nun mi baldaŭ estas hejme, kaj mi ne trovis ion skribindan - aŭ ĉu mi faris?
Korajn salutojn al ĉiuj
Th. Hammarlund
Hansen: Ĉu ni ne estas permesata interparoli hodiaŭ?
Petersen: Næ, det ser ikke ud til, at vi skal have Lov til at snakke sammen idag.
H:   Eble niaj interparoloj estos porciigitaj.
P:   Tror du, vore Samtaler skal rationeres? Næ, det er kun i Telefonen.
H:   Eble ni havos pli longan spacon venontfoje.
P:   Ja, vi faar nok lidt mere Plads næste Gang. Vil du med i Haven nu?
H:   Jes, ni iru en la ĝardenon. Ni ja devas akvumi la florojn kaj legumojn.
P:   Ja. Det er tørt, lad os gaa ud og vande.
Er De interesseret i Esperanto, lad os da sende Dem Esperanto-Nøglen (Esperanto-Dansk), samt Esperanto-Lommeordbog (Dansk-Esperanto). Begge Bøgers Pris Incl. Porto Kr. 0,50.
  >>