Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/41 side 7
<<  41:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Ĉar mi estas certe, ke la traduko de "Pasko" interesos vin, mi hodiaŭ citas la finon de la libro por vi.
Ĉar la homaro tiel konstruis sian kulturon laŭ erara percepto de l'agadmaniero de la mondsavanto, ĝi ankoraŭ ne "venis al la Patro". Ĝia kulturo estas pereanta ŝipo. Senesperaj bataloj estas farataj por konservi ĝin fluanta, sed la truo estas tro granda. La torentaj akvoamasoj estas tro gigantaj, "la fino de la mondo" baldaŭ venos, "neniu konas la tagon aŭ la horon". Sed tra krioj kaj vokoj, tra teruro kaj ekscitado, tra la plej malluma nokto de la suferado kaj senespero ankoraŭ brilas lumradio de Golgatha. La lasta, kora saluto kaj promeso de la filo de Dio, ke li restos ĉe la homaro ĉiujn tagojn ĝis la fino de la mondo, ankoraŭ vibradas em homaj oreloj. La ŝippereintoj estas malgraŭ vento kaj torento kaj malgraŭ uragano kaj mallumo, konstante kaj sekure gvidataj al la granda savado. Radiaro komencas trapenetri la mallumaj nuboj. Super la mondon jam lumas kaj brilas nova, granda kosma mondimpulso. El granda sistemo en la centro de la galaksio, ĝi ondas en supertera brilo rekten al la tero. En ĝia lumo la eterna Patro "estas vidata". La "pereanta ŝipo" estas forlasata, la "ŝippereantoj" estos savataj, la homaro estas "savata". Nova kulturo lumigos la teron, en kiu "justeco loĝas". Ĉar antaŭ la radieca vizaĝo de Dio cedas la ombroj de la nokto.
Esperante, ke vi povas retrovi la specialan stilon de Martinus ankaŭ en la traduko, mi sendas mian koran saluton al ĉiuj.
Samideane via
Th. Hammarlund
Hansen: Bonan tagon. Vi aspektas laca hodiaŭ?
Petersen: Ser jeg træt ud? Naa ja, jeg var i Tivoli igaar.
H:   Tivoli? Kion vi opinias pri la nova ponto?
P:   Jo, jeg mener, den er helt pæn, selvom den er lidt stor til den Sø.
H:   Jes, eble la lago ne estas granda, sed ĝi tamen estas bela.
P:   Ja vist er Søen smuk. Men har du set alle de smaa Springvand mellem Blomsterbedene?
H:   La malgrandaj fontanoj? Jes ili estas tre belaj.
P:   Det er bare saa dyrt, naar man har Børnene med. De skal jo prøve alt.
H:   Jes, por la infanoj Tivoli estas vera paradizo, sed ankaŭ por plenkreskulo estas multaj belaj kaj amuzaj aferoj en Tivoli.
  >>