Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/39 side 8
<<  39:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Ofte homoj deziras rigardi en la estontecon opiniante, ke ili estus pli feliĉaj, se ili antaŭe estus sciantaj, kio okazos. Kiam la nuna milito komenciĝis, ni ĉiuj jam de la komenco sopiris al la fino. Sed multaj homoj ne kontentiĝis pri sopiro, ili deziris scii, kiam la fino venos, kaj por atingi tiun scion, ili demandis ĉiajn "saĝulojn", ili legadis profetaĵojn en malnovaj libroj, ili kalkulis kaj divenis - sed al neniu utilo. Eble en la mondo ekzistas veraj saĝuloj, kiuj scias la tempon, sed ĉar ili estas veraj saĝuloj, ili ne malkaŝas la scion.
Ĉu ne ĉiuj, kiuj vere pripensas la aferon, devas konfesi, ke tio estas granda beno? Jes absolute! Ne sciante pri la fiksita tempo ni ĉiu aŭtuno timeme antaŭenrigardas al la malluma kaj malagrabla vintro, sed tamen ĉiuj pensas: Eble ĉi-tiu estas la lasta vintro dum la milito. - Kaj malgraŭ mankoj kaj malagrablaĵoj la vintro pasas for, kaj kiam venas la printempo, kiam la floroj beligas la teron, kiam la birdoj konstruas nestojn kaj la arboj verdiĝas, tiam ankaŭ la espero denove kreskas en la brusto de la homoj kaj plibeligas la vivon. Malgraŭ logiko kaj faktoj ĝi kreskas kaj floras kaj ebligas al ni, malfortaj homoj, elteni la vivon, kiu sen la espero estus por ni granda dezerto.
Kun koraj salutoj al ĉiuj
Th. Hammarlund
Hansen: Bonan tagon. De kie vi venas?
Petersen: Jeg kommer fra Kolonihaven, der er jo meget at gøre nu.
H:    Sed kial vi iras, kial vi ne biciklas kiel ordinare?
P:   Jeg er skam nødt til at gaa i Stedet for at cykle som sædvanelig, for min -
H:   Ĉu iu ŝtelis vian biciklon?
P:   Stjaalet? Næ, det er meget værre. Der er nogen, der har skrællet den.
H:   Terure! Sed kial tio estas pli malbone?
P:   Jo, det er da meget værre, at gaa og se paa et bart Stel, end slet ingen Cykel at have.
H:   Bone, ke mi ne havas biciklon. Do mi ne bezonas timi la ŝtelistojn.
P:   Næ, det er saamand rigtig nok, saa behøver du ikke at vare bange for Tyvene. Det er jo ogsaa en Fordel.
H:   Nu, mi devas rapidi hejmen por prepari la manĝaĵon.
P:   Skal du skynde dig hjem at lave Mad???
H:   Jes, mia edzino estas ĉe politika kunveno.
P:   Er din Kone til politisk Møde, dit Skind!
Er De interesseret i Esperanto, lad os da sende Dem Esperanto-Nøglen (Esperanto-Dansk), samt Esperanto Lommeordbog (Dansk-Esperanto). Begge Bøgers Pris Incl. Porto Kr. 0,50.
  >>