Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/38 side 8
<<  38:50  >>
ESPERANTO.
Redaktion: Thora Hammarlund.
Karaj legantoj!
Hieraŭ vespere la legantoj de mia plej granda kurso venis la lastan fojon. Kiam mi komencis tiun kurson, mi iomete dubis pri la rezulto, ĉar kelkaj el la lernantoj jam estis spertaj Esperantistoj, aliaj nur studis dum unu vintro, unu nur legis la malgrandan kurson, kiun mi eldonis ĉi-tie pasintjare? kaj unu nur ĉeestis Ĉekurson en la kolonio. Sed dank' al la diligenteco de la plej novaj lernantoj kaj la fervoro kaj kamaradeco de ĉiuj ni tamen sukcesis.
Hieraŭ kelkaj el la lernantoj havis la taskon rerakonti artikolon de Esperanto-gazeto. Unu el la artikoloj fakte estis malfacila, sed tamen la parolanto sukcesis bonege. Sed ankaŭ la aŭskultantoj sukcesis bone, eĉ se neniu el ili antaŭe konis la artikolon aŭ la temon. Dum la parolado ili kelkfoje ridetis, faris rimarkon aŭ io simila, kio montris al mi, ke neniu sidis nekomprenante.
Ĉu oni povas fari tian eksperimenton per studantoj de nacia lingvo kaj atingi la saman bonan rezulton? Mi opinias, ke ne! Nur pro la simpleco kaj logikeco de Esperanto oni povas fari tion kaj ne malsukcesi. Sed kompreneble ankaŭ la diligenteco kaj fervoro de la partoprenantoj helpis al la bona rezulto, kaj tial mi dankas al ili.
Samideane via
Th. Hammarlund.
H.   Bonan tagon, Petersen. Kio estas en via pakaĵo?
P.   Goddag Hansen. I Pakken? Der er bare nogle gamle Grammofonplader.
H.   Gramofon-diskoj? Kion vi intencas fari per ili?
P.   Jeg har i Sinde at sælge dem. Man kan faa 21 Kr for en Plade.
H.   Dudek-unu kronoj? Ĉu tio estas vera?
P.   Ja vel er det sandt. Men den skal selvfølgelig være sjælden.
H.   Ŝajnas al mi, ke oni povas vendi preskaŭ ĉiujn malnovajn objektojn.
P.   Ja, man kan sælge næsten alle gamle Ting. Jo ældre jo bedre.
H.   Jes, oni ja ankaŭ povas vendi siajn malnovajn ĉifonojn.
P.   Ja de gamle Klude, dem ikke alene kan, men dem bør man sælge.
H.   Jes, mi demandos mian edzinon, eble ŝi havas iujn ĉifonojn.
P.   Din Kone? Hun sælger sikkert Kludene selv. Find paa noget andet.
H.   Mi esploros, kiam mi venos hejmen. Eble mi havas ion vendeblan.
P.   Undersøg du bare, du finder sikkert noget sælgeligt.
H.   Mi rapidos. Ĝis revido!
Er De interesseret i Esperanto, lad os da sende Dem Esperanto-Nøglen (Esperanto-Dansk), samt Esperanto Lommeordbog (Dansk-Esperanto). Begge Bøgers Pris Incl. Porto Kr. 0,50.
  >>