Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/37 side 8
<<  37:50  >>
ESPERANTO.
Redaktion: Thora Hammarlund.
Karaj legantoj!
Mi ĵus venis hejmen post promenado en la parko. La vetero estas treege bela. La modestaj printempajfloroj brile reĵetas la radiojn de la suno, kaj ĉiuj homoj aspektas feliĉaj pro la beleco de la mondo. Sed irante tie en la parko kaj rigardante la florojn, la birdojn kaj la homojn mi subite ekpensis: Ĉu vere Ĉi-tiu estas tiu mondo, en kiu oni batalas, mortigas kaj torturas unu la alian? Kiel ni povas forgesi pri la teruro de la mondo? Kiel ni povas ĝui la sunon kaj la pacon sciante, ke amasoj da homoj suferas terurajn dolorojn? Ĉu ni rajtas kanti kaj ridi kaj esti ĝojaj? - Ni iomete pritraktu la aferon! Se ni ĉiuj ĝemus ĉagrenus kaj plorus, kio okazus? - Okazus tio, ke la atmosfero de la mondo fariĝus eĉ pli nigra, pli densa kaj nepenetrebla por la lumaj radioj de la Dia kread-principo. Tiel ni nur malhelpus la venkon de la bono en la mondo. - Do ni ne nur rajtas, sed ni nepre devas forpeli kiom eble plej multe da la mallumaj pensoj. Ni devas krei truon en la malluma atmosfero, tiel ke la lumo pli facile enpenetru la mondon, kiam la tempo venos. Kaj tion oni povas fari, eĉ se oni havas plenan kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj en la tuta mondo.
Kun koraj salutoj
via Th. Hammarlund
Tiden hvornaar noget sker og hvorlænge noget varer afmærkes med -n.
Eks. li venis la trian de januaro. iun tagon li renkontis sian amikon.
la kunveno daŭris tri horojn. du jarojn mi restis eksterlande.
Dog kommer der aldrig -n efter et Forholdsord.
Eks. li venis je la tria kaj duono. dum du semajnoj mi ne vidis lin.
Hansen og Petersen har faaet hver tre Appelsiner ved en Vogn.
H.   Certe mia edzino ĝojas, kiam si vidos, kio estas en la saketo.
P.   Ja, min Kone bliver ogsaa glad, naar hun ser hvad, der er i Posen.
H.   Mi ne povas memori, kiam mi lastfoje mangis orangojn.
P.   Jeg kan såmænd heller ikke huske, hvornaar jeg sidst spiste Appelsiner.
H.   Kaj mia malgranda knabino tute ne konas ilin.
P.   Kender din lille Pige dem virkelig slet ikke?
H.   Ne ŝi nur havas kvin jarojn, kaj ŝi ne povas memori ilin.
P.   Kun fem Aar - nej, saa husker hun dem vel ikke. Tænk, hvor bliver det en mærkelig Verden, der engang aabner sig for vore Børn.
  >>