Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1940/1 side 102
<<  10:10
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
X.
La agnosko de la homaro rilate al la nova mondimpulso.
IV.
Dum la reprezentantoj de la unua kategorio en grupo A dank' al ilia evoluita sento- kaj inteligentvivo enkreskis en zonon, kiun Martinus karakterizas kiel "la zono de nefekun-deco" pro tio, ke ĉiu dezirego rilate al enamiĝo kaj edziĝo ĉi-tie estas forpasinta kaj cedanta al vivo en la servado de pli altaj principoj – tiam la afero estas alia por la reprezentantoj de la dua kategorio en grupo A. Ĉi-tie tre granda parto de la sentovivo estas ligita de la enamiĝenergioj, kiuj tiam denove manifestiĝas kiel dezirego al edziĝo kaj familia vivo kun apartenantaj al tio efikoj, feliĉaj kaj malfeliĉaj.
Sed ju pli homo estas ligita al ĉi-tiuj deziregoj, des malpli da sentovivo ĝi ligerigis kaj disponigis al spiritaj interesoj. Sed homoj, kiuj troviĝas inter la kadroj de ĉi-tiuj diritaj kategorioj, estas homoj, kiuj troviĝas en zono de la evoluo, kie la seksa vivo travivas grandan kosman metamorfozon. Ni ankaŭ ĉi-tie konstatas, ke la edziĝ-principo estas degeneranta. La edziĝoj estas ofte supraĵaj kaj malfeliĉaj. La homo en ĉi-tiu zono komencas fariĝi netaŭga kiel edzo aŭ edzino, ĝi atingis la limzonon inter la besta kaj homa seksualismo.
Por homo, kiu ne okupis sin pri tiuj demandoj, eble ĉi-tiu povas soni strange, sed kiara oni memoras, ke la surtera homo ankoraŭ ne estas identa je la plene evoluita aŭ kosme konscia homo, sed disiĝas de ĉi-tiu ankoraŭ apartenante al la besta regno. La surtera homo estas ankoraŭ mambesto kaj vivas sub ĝiaj leĝoj rilate al sekso, fekundiĝo kaj generado.
La kosme konscia homo kontraŭe vivas sub tute aliaj seksaj leĝoj, ĉiuj seksaj fortoj setas transformitaj en ĝi al emoj, kiuj kaŭzas, ke ĝia tuta vivo kaj agado reprezentas unu grandan obeadon al la leĝo de estado, t. c. la leĝo pri amo al la proksimulo, kiu denove efikas, ke ĝi prezentas staton de konscio, kiu estas tute senigita de posed-rajto kaj ĵaluzo, plej bone komparinda je suno, kiu per siaj varmaj radioj vivigas la ĉirkaŭaĵojn. La amemo de la kosme konscia homo igas Dion fakto al ĝiaj ĉirkaŭuloj.
La diferenco inter ĉi-tiuj du homtipoj estas, ke dum la surtera homo pere de sia seksualismo kontinuas emojn, kiuj ligas lin al la besta regno, tiam la kosme konscia homo pere de sia seksualismo kontinuas tiujn ecojn, kiuj interligas lin al la vera homa regno. Malantaŭ ĉiu formo de kreado seksualismo tiel estas la kaŭzo. Seksualismo estas la kerno de "la dia kread-principo" kies analizo sub la nomo de "la plej alta fajro" aperos en unu el la sekvantaj volumoj de "La Libro de la Vivo".
Trad.: M. Noll.