Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/11 side 86
<<  9:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
IX.
La agnoskemo de la homaro rilate al la nova mondimpulso.
III.
La studo de l'hodiaŭa mentaleco de la tuta surtere vivanta homaro montras, ke estas eble al ni rilate al la nova mondimpulso dividi ĉi-tiun homaron en du, rilate unu alela alia, severe diversaj grupoj. Al ĉi-tiuj grupoj Martinus donis la distingilojn A. kaj B. En la unua de ĉi-tiuj grupoj ni renkontas ĉiujn, kiuj dank' al ilia agnoskemo pri la nova mondimpulso, forlasis la antikvajn ideojn rilate al religiaj demandoj ne estantaj centprocente sciantaj pri la nova spirita mondbildo. En la grupo B. troviĝas do ĉiuj, kiuj ankoraŭ agnoskas la hodiaŭajn ĝenerale valorantajn religiajn perceptojn.
Ĉar estas la reprezentantoj de grupo A. kies konantiĝo en ĉi-tiu rilato plej multe interesas al ni, tiam Martinus dividis ĉiujn individuojn en ses diversaj fakoj por faciligi la komprenon de la skemo pri la tenado de ĉiu aparta individuo rilate al la scio, kiun la nova mondimpulso alportos. La fundamento de ĉi-tiu divido estas la raciproka konstelacio de la du bazaj energioj, la sento kaj la inteligento, en la menso de ĉiu aparta individuo, ĉar estas ĝenerale spertita fakto, ke la analizo de la kunagado de ĝuste ĉi-tiuj du energioj en la konscio rakontas al ni pri nia religia tenado. Se estas tiel, ke ĉi-tiuj du energioj laboras harmonie kune, jes, tiam ni renkontas, ĉi-tie la unuan kategorien en grupo A. Ĉi-tiu homtipo plej multe karakteriziĝas de sia silentema, ama tenado. Ĉiam tolerema kaj ĉiam komprenema, ni renkontas ĉi-tie la plej fortajn reprezentantojn de la venonta vera homaro. Dank' al ĉi-tiu "silenteco", kiu regas en la interno de ĉi-tiuj homoj oni neniam trovos mankon de kuraĝo por vivi laŭ tio, kion ili konsideras ĝusta, tial oni ankaŭ ĉi-tie renkontas la plej valorajn praktikantojn de la vera kristaneco. Eĉ se estas tre tenta profundiĝi en detala priskribo de reprezentantoj de ĉi-tiu kategorio, mi devas ĉi-tie atentigi pri "La Libro de la Vivo". Ĉi-tiuj artikoletoj, – kiujn mi penadas similigi tiom multe kiom eble al la ĉefverko de Martinus, ke ili en si mem nur estas konsiderindaj kiel provo de mallongigo de la enhavo de ĉi-tiu verko per citatoj kaj mallongigoj – nur intencas instigi al la leganto studadon de miaj propraj fontoj.
Dum oni povas diri, ke en la anima vivo de la unua kategorio regas kvazaŭ permanenta silenteco kaj paco, ĉi-tio ne absolute troviĝas ĉe la reprezentantoj de la dua kategorio. La sento ne ĉiam ekvilibriĝas kun tiu porcio de inteligenteco, kiu estas necesa por konservi ĝin interne de la kadroj de la vera amo, kaj ni renkontas ankaŭ ĉi-tie la unuajn postsignojn de tiu veneno de la netoleremo, kiu detruas tiom da bela religia travivado. Pro iu en periodoj aperanta supereco de la sento, la reprezentantoj de la dua kategorio de tempo al tempo estas kaptataj de la kaptiloj de la ambicio. Ĉar la rezultato de ĉi-tio nur povas fariĝi travivaĵo de seniluziiĝo sen tio, ke tiu, kiu mem travivas la seniluziiĝon konscias pri la kaŭzo de ĝi, – ni ĉi-tie renkontas la reprezentantojn de la imagita religia martireco.
Ĉar ĉi-tiu situacio kaŭzas pesimismon kaj melankolien kun respektivaj subefikoj en la fizika korpo, ankaŭ ĉi-tie la nobla en la menso de ĉi-tiuj homoj rapide superregos, tiel ke ni ankaŭ ĉi-tie alvizaĝigas kun eminente spirite evoluitaj homoj. (Daŭrigota.)
Trad.: M. Noll.
  >>