Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/6 side 46
<<  4:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
IV.
La dia kread-principo.
La luma elradiado.
Ĉar la tuteca elfaldo de la dia kread-principo en la kosmo manifestiĝas en formo de malluma kaj luma elradiadoj, ni ĉi-tie atentiĝas pri tio, ke la sperto pri la vivo de la vivanta estulo formiĝas kiel alterna travivaĵo de kulminanta mallumo kaj lumo, eterne daŭriganta en pli kaj pli altaj formoj.
En sia evoluo la surtera homo nun atingis tiun duonon de la spiralo, kie la luma radiado antaŭlonge komencis aperigi sin, tiel ke la influo de ĝiaj energioj nun estas treege videbla. Ĉar la efiko de ĉi-tiuj energioj estas la kontraŭaj de ĉio, kio estas konata sub la percepto "la malbono", tiam la surtera homo facile identigas ĉi-tiujn energiojn kiel "diajn" kontraŭe al la doloportantaj kaj neagrablaj, kiujn ĝi dank'al sia eta spirita scio alproprigas malbonan kaj malluman devenon: "la diablo", "Satano", "Lucifero" k. t. p.
Martinus kontraŭe montras al ni, ke la spirita kresko de la surtera homo ĉiam estis gvidata de inaŭguritaj estuloj, t. e. estuloj, kiuj en evoluo estas tiel progresintaj, ke ili pere de sia propra sperto havigis al si tiun koncepton, kiu estas necesa por krei tiun moralon kaj idealismon, sur kiuj kulturoj estas konstrueblaj. Tia estulo estas hodiaŭ konata sub la nomo de "Mesio".
Ĉar la homaro jam delonge troviĝas sub la efikoj de la luma elradiado de la kread-principo tiel, ke la rekta gvidado de la inaŭguritaj estuloj de la malluma elradiado perdiĝas profunden en la mallumo de la estinteco, ni ĉi-tie havas kaŭzon de la mankanta scio pri ĉi-tiuj estuloj kiel kulturportantoj.
Sed la pruvon pri la supre menciita vero ni havas en tiu fakto, ke la mondmoralo kreita de ĉi-tiuj estuloj, ĉiam estas la reganta en la mondo. Ĉi-tio eble estas pli komprenebla, kiam oni ĉi-tie diras, ke ĉiu defendo de perceptoj kiel: malamo, venĝo, milito, vola kaj nevola mortigo, puno, manĝado de viando, "justa kolerego" kaj "sankta kolero" k. t. p. estas konsiderendaj kiel detaloj en la moralo de la malluma elradiado.
La moralo de la luma elradiado, kun siaj klaraj postuloj pri amo al sia proksimulo kaj sia deteno de venĝo, estas tamen nur en sia ekkresko. La surtera homo de hodiaŭ vivas en realeco sur duobla moralo. En ĝia interno estas konflikto, kaj ĉi-tiu konflikto estis neniam pli klare formulita ol per la vortoj de Paŭlo: La bonon, kiun mi volas, tiun mi ne faras. La moralo de la malluma elradiado fariĝis kutimo de la surtera homo, la moralo de la luma elradiado ankoraŭ nur konsistas el tiuj idealoj, pri kies iama plenumiĝo ĝi revas.
Sed sub la formo de ĉiam kreskantaj instruigaj faktoroj, en formo de la neevitebla reveno de la mentala mallumo ne nur al la unuopa persono, sed por la tuta socio, la luma elradiado plenumas sian mision. La kreskado de la amo sub la formo de hospitaloj, maljunulaj hejmoj, socia prizorgo, k. t. p. ĉi-tie parolas sian propran lingvon kaj atestas, ke tiu regno, kiun Kristo esprimis kiel "ne estanta el ĉi-tiu mondo", malrapide estas aperanta sur la kontinentoj de la tero.
trad. M. Noll.
  >>