Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/10 side 78
<<  8:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
VIII.
La agnoskemo de la homaro rilate al la nova mondimpulso.
II.
Por helpi la surtere vivantan homaron pri la batalo kontraŭ ĉi-tiu malfeliĉa indigno-, kiu, kiel netoleremo, sed sub alia vestaĵo "sankta kolero", "justa kolerego" k. t. p. efektive kaŭzas multan ĉagrenon kaj doloron, kaj en sia loka naturo estas same nerajtigita kaj sensenca, kiel se oni ŝajnigis esti indignita pri tiuj homoj, kiuj laŭ aĝo estas pli maljunaj ol ni mem – ni nun transiras al klarigo de la diversaj kvalifikecoj de la surtere vivantaj homoj rilate al agnoskemo pri la nova spirita kulturo por tiamaniere helpi ilin al privenko de la dirita indigno, kio estas la absolute neevitebla kondiĉo por ĉiu homo, kiu serĉas la veron, kaj kiu deziras atingi "la grandan naskiĝon" kaj ricevi kosman konscion aŭ enpenetriĝon de la luma dieca klarvidebleco kaj sunluma estadmaniero de "la sankta spirito".
Por ebligi la analizadon de la spirita nivelo de la homaro estas necese por ni havi firman punkton, de kiu ni povas difini la rezultaton de niaj spertoj. Ĉi-tiun firman punkton ni havas en la tenado de la sama homaro rilate al la malnova mondimpulso. Studante ĉi-tiun tenadon ni vidas, ke ĉi-tiu impulso perdis sian valoron kiel inspirilon kaj tiamaniere fariĝis antikva por miloj da homoj, kaj tio sendepende de ĝia apero kiel buddhismo, mahometanismo aŭ kristanismo. Ĉirkaŭe en la mondo troviĝas hodiaŭ miloj da homoj, kiuj forlasis sian "infanecan kredon", kiuj sin levis super la nun ekzistantajn plej altajn formojn de religio.
La kaŭzo de ĉi-tiu afero troviĝas en la granda evoluo de la sento kaj inteligento, kiu okazis dum la lasta jarcento. Ĉi-tiu evoluo riĉigis la konscion de la homoj per materialo de sperto, kiu ebligas al ili fari demandojn, kiuj estis sen aktualeco en la epoko, kiam la grandaj religioj de siaj fondintoj estis kreataj kaj donataj al la homoj. La religioj estas nur adaptitaj por doni respondon al la plej gravaj demandoj. Sed ĉar la nivelo de la inteligento dum la tiama epoko estis tre malalta kompare kun tiu, sur kiu tre granda parto de la nuntempaj homoj troviĝas, tiam estas certa, ke la dezirego pri vera scio estas same primitiva.
Ĉar nun pasis jarmiloj post la fondado de la mondreligioj, kaj ĉi-tiuj jarmiloj en ĉiuj aliaj fakoj de la konscia vivo metis sian stampon, dum la religioj ne trapasis similan evoluon, sed sub la formo de dogmoj ĉiam nur okupas siajn limigitajn kampojn, estas evidente, ke la plej progresintaj homoj kun grandaj partoj de siaj konscioj moviĝas ekster la kadroj de la religioj, jes, ke ili absolute devas esti en konflikto kun la laŭvorta formo de ĉi-tiuj, kiam oni devas kredi ĝin laŭvorte kaj ne simbole, tiel, kiel ĝi laŭ la mondplano estas intencata.
Trad.: M. Noll.
  >>