Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/5 side 38
<<  3:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus.
III.
La dia kread-principo.
La malluma elradiado.
Por ke la nova spirita mondimpulso, kiu estas la kondiĉo de la fina venko de l' lumo en la tuta surtera homaro, povas fariĝi memtravivita fakto por ĉiu homo, estas necese dum momento halti ĉe tiu eco ĉe la vivanta estaĵo, kiu estas la kondiĉo, por ke evoluo entute povas okazi, nome: la dia kread-principo. Pri la supera kosma analizo de ĉi-tiu principo, al kiu ni poste revenos, ni povas nun ĉi-tie nur diri, ke ĝi estas absolute eterna en sia naturo, ne estante rezultato de antaŭiranta pensado, per kio ĝi diferenciĝas de l' limiĝo de tio, kio estas kreita.
Por kompreni, ke la dia kread-principo estas la fundamento de ĉiu evoluo, jes, entute por la vivpercepto, estas necese, ke oni povas atenti ĝin en ĝia tuteca evoluo. Tian tutecan evoluon ni havas en tio, kion Martinus nomas evolu-spiralo, kaj kiu estas limigita spaco, interne de kiu ĉiuj ĉefaj fundamentaj principoj de la kosmo egale manifestiĝas. La studo de la dirita limigita spaco senvualigas, ke la dia kread-principo ĉi-tie aperas kun du tute reciprokaj tendencoj, el kiuj unu estas supera en la unua duono de la spiralo, dum la alia superiĝas en la lasta duono, kio denove kondiĉigas, ke la travivado de evolu-spiralo formiĝas treege kontraste.
Ĉar la efikoj de la kread-principo en la unua duono de la spiralo celas evolui la avidon pri la materio, dum en la lasta duono la celo estas kontraŭa, tiam ni vidas ĉi-tie, ke la travivado de la unua duono estas travivado, kiu pli kaj pli malproksimigas la individuon de ĉiuj aliaj vivantaj estaĵoj profite de spertoj pri si mem, estado, kiun Martinus esprimas kiel la plej granda disiĝo de la patro.
Ĉar tia al kulminacio proksimiĝanta evoluo de egoismo aŭ nesatigebla avido je posedaĵoj nepre progresigas ĉiujn tendencojn, kiujn ni konas sub la nomoj de malamo, envio, nekomplezemo, potencavido, k. t. p. aŭ mallonge dirita: ĉio, kion ni nomas la malbono, tial Martinus karakterizas ĉi-tiun flankon de la dia kread-principo kiel la malluman elradiadon. Ĉar la travivado de ĉi-tiu malluma elradiado tamen riĉigas la konscion de la vivanta estaĵo per centprocenta memspertita kono de la karaktero de l' mallumo, kaj ĉi-tiu kono estas la nepre necesa fundamento de la travivado de l' lumo, tiam fariĝos evidenta, ke la plej interna naturo de la mallumo ne esprimas, ke la vivanta estaĵo travivas koleron kaj persekuton de Dio, sed kontraŭe la malluman fonon sur kiun la lumaj energioj de la estado povas desegni siajn feliĉigajn konturojn.
trad: M. Noll.
  >>