Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kosmos 1939/4 side 31
<<  2:10  >>
Erik Gerner Larsson:
Martinus II.
La malluma kaj la luma mondsavo.
Retroen ĵetante la rigardon al la limoj de la homa esplorado ni konstatas la ekziston de la religia principo. Ke ĉi-tiu principo en siaj unuaj stadioj ne aperas en speciale nuancitaj formoj, estas absolute komprenebla. Sed de tiu momento, kiam la vivanta estaĵo sin levas el la besta regno kaj per ĝermanta reflektkapablo komencas formi al si la unuan nebulan bildon de la estado, tiam estas konstatata, ke ĉiam ekzistis "Io", kion oni en formo de dieco aŭ dioj adoris kiel originon de tiu vivo, kiun oni vivas. Ĉi-tiu diadorado, kiu en sia plej profunda naturo senvualigas la sopiron de la individuo al agnosko de la vero, devis en sia unua ĝerma komenciĝo eksakte respondi al tiu materialo de spertoj, kiun oni posedis, kaj ni ja ankaŭ vidas, ke tiu percepto de la Dio, kiun la surtera homo unue formis al si, estis percepto, kiu prezentis Dion kiel enhavanton de ĉiu potenco. En sia primitiva estado kiel ĉasisto aŭ militisto la homo devis prezenti al si la originon de la ekzistado kiel estaĵon, kiu posedas ĉion, kio al ĝi mem mankas. Kaj oni ankaŭ vidas, ke la unua kulto de Dio, kiun oni konstatas, estas sanga festo, per kiu oni penadis gajni la simpation de ĉi-tiu supereca potenculo kaj la supozeble pro tio sekvantan bonvolon kaj helpon en malfacilaj situacioj. Ĉar la batalo por la vivo senĉese senvualigis, ke nur la fortulo venkas, tiam ni ankaŭ vidas, ke la unua imago pri la percepto "ĉielo" indikas lokon, al kiu enirrajton havas nur la fortulo kaj la venkulo, – la dihejmo "Valhalo" ne estis loko por malfortuloj!
Sed iom post iom, kiam la rezultato de la ĉiutaga estadmaniero montriĝis kiel sufero kaj denove sufero, tiam pli kaj pli aperas la percepto pri kompato. La primitivaj religioj degeneris kaj malrapide cedis al la tri mondreligioj, kiuj hodiaŭ ŝajne regas la mondon. Sed la efikoj de la religia kulto, kiu ekzistis en jam delonge malaperintaj tempoj, ankoraŭ ne ĉesis. Sub la formo de scio "C" t. e. kutimkonscio ili hodiaŭ estas bazo de granda parto de imago pri la percepto "moralo" de la surtere nun ekzistanta homo. "La morto per la glavo sur la kampo de la honoro" ne havas radikon en la kristanismo, sed kontraŭe en multe pli aĝaj religiaj idealoj.
Ĉar estas fakto, ke la religia vivo de la surtere vivanta homo estas prezentata de grandaj spiritaj gvidantoj, al kiuj oni donis la nomon "mond-savantoj" tiam ankaŭ fariĝos fakto, ke ĉi-tiu gvidado principe povas esti dividata en du absolute malsamaj metodoj. Ĉi-tiuj metodoj estas plej korekte esprimataj en la leĝo de Moseo: "Okulo pro okulo, dento pro dento" kaj de Kristo: "Metu vian glavon en ĝian ingon, ĉar ĉiu, kiu mortigas per glavo, devas pereiĝi per glavo!"
Ĉar la unua progresigas la malamon, la koleron kaj la venĝon, tiam Martinus nomas ĝin "la malluma mondsavo" kontraŭe al "la luma mondsavo", kiu per sia stimulado de la amo al la proksimulo kaj humaneco nun staras antaŭ signifa evoluo.
Ĉar la malluma mondsavo estas la profunda kaŭzo de ĉio, kion ni konas sub la nomo de "milito", tiam fariĝos fakto, ke "la mallumo" ankoraŭ superregas la homan mentalecon. Sed ĉar ĉia mallumo estas identa je tiu kontrasto, sen kiu la agnosko de "la lumo" estus neebla, tiam tiu katastrofe, kiun la homaro de la tero nun estas travivonta, estas en sia plej profunda analizo nur esprimo de amo. Estas tiu "horo de la rikolto", kiu devas antaŭiri "la maturiĝantan grenon"; ĉi-tiu "greno" estas la absoluta postulo de la kristanismo pri amo al la proksimulo, koncentrita en la ordono "amu unu la alian" – kaj en tiu instruo estos – kiam la mallumo estos el furioziĝinta – ĉiuj gentoj sur la tero benataj.
trad. M. Noll.
  >>