Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/47 side 7
<<  47:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Skribante ĉi-tiun leteron mi estas en Silkeborg, kie mi partoprenas Esperantan – Kurson, por ke mi povu plibonigi mian scion pri Esperanto. Jam je la naŭa la lecionoj komencas, kaj ili estas tre interesaj, ĉar ni havas spertajn kaj lertajn instruistojn. Sed ĉi-tie ni ne nur laboras. Posttagmeze ni ferias, kaj ĉar ja estas belegaj ĉirkaŭaĵoj ĉe Silkeberg, kaj ĉar la vetero estas tiel belega, ni havas veran belan tempon.
En la vesperon ofte okazas prelegoj, kaj iun vesperon la estro de la kurso demandis min, ĉu mi bonvolu fari malgrandan prelegon pri la laboro de Martinus. Tion mi ne bone povis nei, ili preskaŭ ĉiuj aŭdis la nomon de Martinus, kaj kompreneble ili deziris scii ion pri tiu viro, kiu kapablis igi tiom multe da homoj studi Esperanton.
Mi havis tiun ĝojon, ke ili preskaŭ ĉiuj multe interesiĝis, eĉ se ili post tiel mallonga parolado ne povis ĝuste kompreni la aferon. Poste ili faris multajn demandojn, kaj ili nur malinklinaj ĉesis la demandadon, kiam la servistinoj venis por forpeli nin el la manĝo-ĉambro.
Ĉi-tie nur troviĝas malgrandan rondon, kaj tamen oni povas trovi homojn, al kiuj mankas la scion de Martinus. Kiom multe oni do povos trovi, kiam iam la limoj denove estos malfermitaj, kaj ni povas dissendi la scion de Martinus en la tutan mondon.
Kun koraj salutoj
via Th. Hammarlund
Hansen: Bonan tagon, kiel vi fartas?
Petersen: Jeg har det godt, og du? Har du haft en god Ferie?
H:   Kompreneble, mi ja ĉeestis Esperantan – Kurson en Silkeborg
P:   Ja, det er sandt, du har jo været til Kursus.
H:   Jes, kial vi ne ĉeestis? Ĉu vi timas pro la vojaĝo?
P:   Næ, jeg er saamænd ikke bange for Rejsen, men jeg foretrækker nu Kosmos.
H:   Ho jes, vi preferas Kosmos. Kiam vi forvojaĝos?
P:   Jeg rejser i sidste Halvdel af August.
H:   Do mi deziras, ke ankaŭ vi havos bonan veteron.
P:   Ja, Tak skal du have. Man man kan nu godt have en god Ferie, selvom man ikke hele Tiden er paa Smeltepunktet.
  >>