Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/45 side 7
<<  45:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund
Karaj legantoj!
Denove mi sidas ĉe la maŝino por skribi al vi, kaj mi klopodas pensi seriose kaj severe, sed anstataŭ miaj pensoj vagadas ĉien. Estas ja nun somerferio, la kolonio estas plena de gastoj, la legemejo estas plena de nutraĵo kaj la koro de ĉiuj estas plena de ĝojo. Ĉiam estis tiom multe da infanoj en la kolonio? Mi opinias ke ne. Ĉie en la kolonio ili ludas, babilas kaj interbatalas – ĉar infanoj estas ja tiel – sed tio ne gravas, ili tuj poste denove estas amikoj, kaj kiam ili venas hejmen, ili nur memoras la ĝojon, kiun ili spertis ĉi-tie. Kaj ankaŭ la plenkreskuloj forgesas la eblajn malagrablaĵojn. Kiam ili denove revenos hejmen, ili nur memoras pri la multaj amikoj, kiujn ili trovis, pri la helpemo, kiun ĉiuj montras unu al la alia, kaj pri la interesaj kaj stimulantaj prelegoj, kiujn ili aŭskultis. Kaj tio ja ĝuste estas la deziro de Martinus, ke ĉiuj revenas hejmen kiel pli bonaj kaj pli ĝojaj homoj ĉiam memorante tiu loko, kie la komenco de la vera homreĝo ekaperas.
Kun koraj salutoj
via Th. Hammarlund
Hansen: Kie vi estis hieraŭ? Mi vizitis vin, sed vi ne estis hejme.
Petersen: Nej, vi var ikke hjemme, vi var paa Udflugt.
H:   Ĉu vi ekskurzis? kie vi do estis?
P:   Vi var i Dyrehaven at se en "Skærsommernatsdrøm".
H:   Ĉu tio ne estas tre multekosta?
P:   Dyrt? Nej slet ikke. Vi sad paa "Græsplads". Det var blødere end bænkene.
H:   Sed ĉu vi ne vizitis "Bakken"? La infanoj ja ĉiam deziras tion.
P:   Jo, naturligvis vilde Børnene paa Bakken, og det naaede vi ogsaa.
H:   Mi ne ŝatas "Bakken", estas tia amazo da homoj tie.
P:   Ja, der er jo en frygtelig Masse Mennesker. Men for Børnenes Skyld –
H:   Jes kompreneble! Ĉu ili amuzis sin?
P:   Storartet; og dog var der noget, der var endnu mere spændende.
H:   Kio estis tio?
P:   At komme hjem med det sidste S-Tog!
  >>