Ældre Kosmos og Kontaktbreve

Kontaktbrev 1943/44 side 7
<<  44:50  >>
ESPERANTO
Redaktion: Thora Hammarlund.
Karaj legantoj!
Unu el miaj lernantoj demandis min pri tio, kion mi skribis pasintfoje, ĉar ŝi ne ĝuste komprenis la signifon de la cito. Tial mi hodiaŭ denove priparolas ĝin.
La celoj de homoj estas diversaj, sed preskaŭ ĉiam ili estas privataj celoj, kaj la homoj kredas, ke la atingo de tiuj celoj signifas gloron, riĉecon kaj feliĉon por ili. Tial ili havas multe da ĉagrenoj kaj zorgoj pro timo, ke ili eble ne atingos siajn celojn.
Sed ekzistas alia celo. La celo: Esti en kontakto kun la Providenco. Tiuj homoj, kiuj havas tiun celon, estas feliĉaj, ĉar zorgoj kaj ĉagrenoj forlasas ilin. Sed tio ne signifas, ke tiuj homoj povas senlabore kaj senatente vagadi tra la vivo. Ĉar oni ĝuste bezonas esti atenta por esti en kontakto kun la Providenco. Tio ne estas facila tasko, ĉar la deziroj de ni mem ofte aspektas alloge kaj tentas nin tiel, ke ni forlasas tiun vojon, kiun la Providenco elektis al ni.
Sed kiam oni lernos aŭskulti nur la deziron de la Providenco anstataŭ la deziron de ni mem, tiam ni atingos la "veran, plenan, abundegan pacon."
Korajn salutojn de via
Th. Hammarlund
Hansen: Bonan tagon. Oh, mi estas terure laca hodiaŭ.
Petersen? Er du træt? Har du været til Landskamp?
H:   Ne, tute ne. Sed mi pasigis la tutan nokton en la stacidomo.
P:   Tilbragt hele Natten paa Banegaarden. Det var da en sær Fornøjelse.
H:   Plezuro! – ĝi tute ne estis plezuro. Sed mia edzino absolute deziras viziti siajn gepatrojn en Jutlando.
P:   Hvorfor vil din Kone absolut til Jylland i Aar, hvor det er saa svært?
H:   Mi ne scias. Virinoj ja ofte estas strangaj.
P:   Ja, Kvinder er mærkelige. Hun plejer jo ellers ikke at tage hjem
H:   Ne, sed nun, kiam la afero estas malfacila, ŝi absolute volas.
P:   Ja, jo vanskeligere det er, des mere ivrige er Folk. Det bliver en Sport.
H:   Ha, saa er min Kone altsaa en Sportskvinde!
P:   Ĉu vi parolas dane????
H:   Det var fordi det var en Vittighed, saa glemte jeg at oversætte.
  >>