"Parto de la domo havis pajlan tegmenton kaj en unu flanko la tegmento
malsupreniris al la tero Dum la vintro kiam estis neĝo kaj nia patro ne estis hejme, miaj
edukfratoj amuziĝis per sledi malsupren laŭ la tegmento ekde la kamentubo."
(de la libro La memoroj de Martinus)
|
Martinus vivis en Danio de 1890-1981. Li estas konata pro sia ampleksa spiritscienca verkaro, kiu portas la komunan superordigitan titolon La Tria Testamento. Lia vivo enhavas la rakonton pri la malriĉa kaj nemultleginta vilaĝa knabo de norda Jutlando, kiu vivis en nekonateco antaŭ ol li kiel 30-jara transvivis profundan ŝanĝon de la konscio, kiu kapabligis lin priskribi ne malpli ol kolektita spiritscienca mondbildo. Post tio li laboris dum preskaŭ 60-jara periodo por priskribi kaj diskonigi tiun ĉi mondbildon, kiu ankaŭ portas la nomojn La Kosmologio de Martinus kaj la Spiritiscienco de Martinus. Li rakontas mem pri sia vivo en la prelego: Ĉirkaŭ mi mem, mia misio kaj ĝia senco. Negeedza infano - Malriĉaj vivkondiĉoj kaj limigita vizitado de
lernejo La patrino ne havis eblecon por prizorgi la knabon, tial li anstataŭ elkreskis kiel vartinfano ĉe sia onklo kaj onklino en la malluksaj ĉirkaŭaĵoj en la domo "Moskilvad". La vartgepatroj estis aĝiĝintaj kaj jam edukis kaj nutris 11 infanoj. Martinus ĉiam priparolis ilin kiel tre amaj homoj, kiuj, senkonsidere la modesta vivkondiĉoj, kreis varman kaj sekuran kadron pri lia kreskado. Li nur havis limigitan kontakton al sia vera patrino, kiu mortis, jam kiam li havis 11 jarojn. |
|
En la loka vilaĝa lernejo la instruado limigis sin al himna verso, katekismo, geografio, aritmitiko kaj kelkfoje iom da historio de Danio kaj naturhistorio - entute ses horojn semajne en la somera duonjaro kaj 30 horojn semajne en la vintra duonjaro. Hejme ofte mankis al la knabo legaĵo, ĉar ne havis monon sufiĉe por aĉeti librojn kaj revuojn. Sed Martinus rakontas, ke li de sia patrino heredis malnovajn jarkolektojn de dana revuo pri familia vivo, en kiuj li povis legi. Laŭ la loka enlanda misia pastro, Martinus kiel "ekstergeedzeca" infano estis kondamnita al eterna perdo, sed Martinus tamen ne povis kredi je tio. Efektive havis Martinus jam tiam intiman personan rilaton al Dio. Li rakontas, ke se muŝo preskaŭ dronis en la lakta kruĉo li klopodis save ĝin - se ne, li ne povus antaŭatendi, ke Dio helpus lin, kiam li bezonus tion. |
"Kio gravas al la legantoj ne estas la spiritaj travivaĵoj kiujn mi havis,
sed la efikoj kreitaj per tiuj travivaĵoj. Ĉi tiuj ja povas pli-malpli esti kontrolitaj per ĉiu
morala, senpartia kaj liberigita homo. Ĉi tiuj efikoj estas mia plenaj verkaro kaj
manifestiĝo."
(Pri la naskiĝo de mia misio, libreto 4, ĉapitro 20)
|
Junaĝo kun praktikaj laborojPost sia konfirmacio Martinus lernoservis kiel forĝisto. Tion li tamen devis rezigni, ĉar li estis tro malfortika por la peniga laboro, kaj anstataŭ li fariĝis agrikultura laboristo. En 1910 Martinus edukiĝis kiel laktaĵisto kaj laboris ĉe diversaj laktaĵfabrikoj ĉirkaŭe en Danio ĝis li translokiĝis al Kopenhago en 1917. Ĉi tie li kelkfoje laboris kiel gardisto kaj poŝtisto antaŭ ol li en 1920 dungiĝis kiel kontoristo ĉe la laktaĵfabriko Enigheden. Sed Martinus sopiris al plia plenumo en sia vivo ol nur esti en kontoro kaj skribi ciferojn la tutan tagon. Dum kelka tempo li sentis sin altirita de la penso fariĝi misiisto, sed rezignis tion denove interalie ĉar li malakordigis la tiutempan interpreton de multaj el la kristanaj dogmoj. Baldaŭ do montriĝis, ke Martinus ricevis sian propran vivmision. Kosma konscio kiel 30-jara "La kosma fajrobapto, kiun mi trapasis, kaj kies detalan analizon mi ne povas trakti ĉi tie, do postlasis tiun fakton, ke en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj – sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi malantaŭ la fizika mondo ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi. Mi fariĝis konscia pri la vivo de la universo kaj estis inicita en la dian kreoprincipon”. (Livets Bog 1, parto 21) La nova stato de konscio, kion Martinus akiris kiel 30-jara, ĝin li nomas la "kosma konscio". La antaŭkondiĉo por kosma konscio estas alte evoluinta intuicikapablo, kion ĉiuj homoj pli aŭ malpli frue evoluos. |
"Tiuj talentoj, kiujn mi atingis en mia evoluo, nur estas kion ĉiuj homoj
antaŭ mi atingis, kaj kion ĉiuj aliaj post mi atingos, absolute ĉiuj sen esceptoj." e
abilities that I had developed are merely what absolutely all human beings before me have
attained, and what absolutely all others after me will attain.”
(La intelektigita kristanismo, parto 5)
|
La laboro pri la kosma mondbildoKiam Martinus ricevis sian kosman konscion, li devis alkutimiĝi uzi ĝin. Li rapide komprenis ke estis necese por li fariĝi vegetarano. Ankaŭ li ekkonsciis, ke ne sufiĉis priskribi siajn spiritsciencajn analizojn en la libera tempo. Tiu ĉi estis la komenco al kelkaj tre ŝparemaj jaroj, kie Martinus vivis per subteno de bonkoraj homoj, kiuj komprenis, ke estis grave, ke li sindediĉu al sia misio. La unua volumo de la ĉefverko Livets Bog estis preta por eldonado en 1932, kaj en la venontaj apenaŭ 50 jaroj li daŭrigis sian ampleksan verkadon, kio fine konsistis el pluraj tekstpaĝoj, simboldesegnaĵoj kaj longa nombro da prelegoj. Grava parto de lia misio konsistas el prilumi la evoluon de la kristanismo kaj aliaj religioj antaŭen al estonta formo, kio konformas al la konscinivelo de la moderne intelektigita homo. Tial li ankaŭ karakterizas siajn verkojn kiel intelektigita kristanismo kaj donis ilin la komuna titolo La Tria Testamento. Pere de tio li unuigas la alikaze disigitajn sciencajn kaj religiajn pensmanierojn al nova spirita scienco, kion li antaŭvidas estiĝos la fundamento en la estonta evoluo de la homaro. Granda personeco sen personkultadoEstis tre decida por Martinus, ke ne estas kreita ian ajn formo de sekto aŭ membreco koncerne lian vivverkon, kaj li tute ne deziris fariĝi objekto por personkultado. Ne apartenis al lia misio esti ĉefo nek por kultokultado nek kredosocio. La ĉeftemo en lia vivo estis surpaperigi kaj transdoni sian kosman scion. En malgranda materialisma lando kiel Danio li povis disvolvi tiun ĉi laboron en nerimarkiteco. Tio do ne signifis, ke li vivis izolita. Li ĉiam estis tre afabla kaj prenis tempon por respondi demandojn, kiam homoj turnis sin al li. Entute li estis tre bonhumora kaj amika homo, kiu ĝojigis la ĉeeston kun bonaj geamikoj. Pro sia evoluo kiel dupolusa homo li ne vivis en gepareco kaj ne havis familion. Al la kutima demando pri tiu ĉi temo li respondis volonte gaje, ke li ja estis geedzita kun la tuta homaro. Martinus loĝis en sia malgranda apartamento en unua etaĝo de la Instituto ĝis lia forpaso en 1981. Sed lia "Celo" pluvivas - kaj ĝuas daŭran kreskantan intereson inter spiritaj ŝerĉuloj en nombroj da landoj tutmonde. Legu ĉi tie pri la ebleco viziti la gepatra hejmo de Martinus. |